Destrojero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
USS Cole (DDG 67)

La detruŝipodestrojero[1] estas batalŝipo, kiun oni planis, evoluigis komence de la 20-a jarcento, por defendi la floton kontraŭ atakoj de la torpedoŝipoj. Pli poste ili estas uzataj por detrui submarŝipojn. Ili protektis ankaŭ komercajn konvojojn, sed tiun taskon plenumigas pli efike la - pli malforte ekipitaj - fregatoj kaj korvetoj. La detruŝipoj estis komence malgrandaj batalŝipoj, ili iĝis pli poste pli grandaj kaj pli marrezistaj.

La malgrandaj, rapidaj torpedoŝipoj disvastiĝis ekde la 1880-aj jaroj kaj minacis la grandajn ŝipojn. La detruŝipoj estas similaj al la torpedoŝipoj, sed estis iom pli grandaj, kun pli bonaj armiloj, pli granda efikdistanco. Ilia origina nomo estis torpedoŝipa detruŝipo.

Dum la unua mondmilito, ili havis la mason de 500-1900 tunoj, dum la dua mondmilito 1000-2900 tunoj, nuntempe 3000-8000 tunoj kun misiloj.

La nunaj detruŝipoj kunportas helikopteron kaj atingas rapidecon de 30-40 knotoj.

Usonaj mallongigoj por la detruŝipoj: tradicia detruŝipo DD, akompana detruŝipo DDE, flotil-gvida detruŝipo DL, radara detruŝipo DDR.

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro