Destroyer
| Destroyer | |
| Speco | geja revuo |
|---|---|
| Formato | |
|
|
|
| Posedanto | I Love Mags |
| Publikigisto | Karl Andersson |
| Establodato | 2006 |
| Lingvo | angla |
| Ĉesigita publikado | 2010 |
| Stabo | |
| ISSN | ISSN 1801-8203 |
|
|
|
| Retejo: destroyerjournal.com | |
Destroyer estis geja revuo dediĉita al la vira juna beleco, oficiale presita kaj publikigita en Ĉeĥio inter 2006 kaj 2010 kaj distribuita internaciskale pere de ĝia retloko.
Kontraŭe al la plejparto de gejaj revuoj, Destroyer fokusiĝis eksklusive sur infanoj kaj adoleskantoj.[1] Presita sur glacea papero kaj kun dezajno simila al tiu de magazinoj kiel Playboy, ĝi enhavis fotografiojn, eseojn, intervjuojn, recenzojn, raportojn, artikolojn pri kulturo kaj rakontojn. Ĝi ne enhavis nudaĵojn de knaboj malpli ol 18-jaraj kaj tial ĝi estis laŭleĝa en ĉiuj landoj kie samseksemo estas laŭleĝa.
La publikaĵo estis la frukto de la kreemo de Karl Andersson, sveda revua profesiulo. Entute estis publikigitaj 10 numeroj, la lasta el ili en januaro 2010.[2] Ĝi atingis legantojn en 37 landoj.
Ĝi estis tre krtitikita de la amaskomunikiloj pro supozate "seksigi" la infanojn,[3] sed Andersson rapide stariĝis por defendi sian publikaĵon kaj donis intervjuojn por argumenti kontraŭ ĝiajn misfamigantojn.
Referencoj[redakti]
- ↑ Andersson, Karl. Gay Man's Worst Friend - the Story of Destroyer Magazine. Entartetes Leben, 2011. ISBN 91-633-6899-4. (angle)
- ↑ Destroyer. I love mags.
- ↑ The Beautiful Boy, The Destroyer: Sexradikalers förhandlingar om tidskriften Destroyer – en intervjustudie om anständiga bögar, fula gubbar och sexualiserade barn. Universitato de Stokolmo. (svede)