Detlef Karthaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Detlef Karthaus naskiĝis en Germanujo kaj venis al Kanado, kiel infano, en la 1950-aj jaroj. Li estis sufiĉe juna por lerni la anglan kiel denaskulo, sed sufiĉe aĝa por memori kiam la angla estis fremda lingvo. Tiu lingva konsciiĝo vekis intereson pri lingvoj ĝenerale. Li studis la francan kaj germanan en la tradukista lernejo de Laurentian University, kaj post emeritiĝo studis la hispanan lingvon ĉe Ryerson University. Laŭ li Esperanto estas la unusola lingvo kiun li sukcesis lerni aŭtodidakte.

Aktiva membro de la Esperanto-Rondo de Toronto,[1] dum multaj jaroj, Detlef konservas ĝian bibliotekon en sia hejmo, kaj ofte invitas klubanojn viziti por pruntepreni librojn.

Li esperantigis kelkajn librojn, kiuj estas eldonitaj de 'Mondial'. Jam aperis liaj tradukoj de du romanoj de Hermann Hesse, nome Demian kaj Sidarto, ambaŭ tradukitaj el la germana kaj el la angla 'Telenio' de Oscar Wilde.

Por anglalingvanoj kiuj volas lerni Esperanton, Detlef estas instruisto de la 10 leciona "Free Esperanto Course" trovebla en la retejo [2]

Eksteraj ligiloj

  1. [1]
  2. http://pacujo.net/esperanto/course/