Detlev Blanke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detlev Blanke

Detlev Blanke
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1941
en Ŝablono:Flagicon Neumünster, Germanio
Morto 20-an de aŭgusto 2016 (2016-08-20)
en Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Edz(in)o Wera Blanke
Okupo
Okupo lingvisto • interlingvisto • esperantistoesperantologo • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.blanke-interlinguistik.de/
Esperanto
Tradukis en Esperanton elekto de liaj tradukoj
Verkis en Esperanto elekto de liaj verkoj
Esperantistiĝis en 1957
vdr

Detlev BLANKE (naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster) estas germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio). Kun sia edzino Wera Blanke li laboras interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen Wüster. Li estas prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik.

Movado

Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1957. De 1968 ĝis 1990 Detlev Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto de Kulturligo de GDR, resp. ekde 1981 de la nove fondita Esperanto-Asocio de GDR (GDREA). Dum la jaroj 19701990 li estis ankaŭ redaktoro de la organo de tiuj organizaĵoj, der esperantist.

Interlingvistiko kaj Esperantologio

Detlev Blanke en 1976 doktoriĝis en Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana; en 1985 sekvis habilitiĝo per disertacio pri planlingvoj (samloke; en GDR oni nomis tion "disertacio B"). En 1988 li estis nomumita "Honoraria Docento pri Interlingvistiko".

En 1991 li fariĝis prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik (Berlino), kiu estas societo pri interlingvistiko. Li redaktas ĝian organon Interlinguistische Informationen.

Li estas membro de la redakto-kolegioj de Language Problems and Language Planning (LPLP) kaj Esperantologio / Esperanto Studies (EES), estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj “supera bibliografo” (senior bibliographer) de Modern Language Association of America (New York). Li redaktas ekde 1992 la bibliografie orientitan bultenon Informilo por Interlingvistoj [1].

Verkoj (elekto)

ĉe HEA, 1978
ĉe GEI, 1995
ĉe UEA, 2003
ĉe Mondial, 2007

  • Lingvaj kaj historiaj analizoj (red.)
    Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno 2005.
    Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2007, 92 p.
  • Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj (red.)
    Aktoj de la kolokvo en Vieno, 19-20 oktobro 2007.
    Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2009, 83 p.
  • Sprachenpolitik und Sprachkultur. (red. kun Jürgen Scharnhorst)
    Vol. 57 de la serio: Sprache – System – Tätigkeit, eld. Inge Pohl kaj Karl-Ernst Sommerfeld, Frankfurt/Main: Peter Lang, 2007, 280 p. (2-a eldono 2009).

Tradukoj (elekto)

Manifesto de la Komunista Partio


Verkoj germanlingvaj (elekto)

ĉe Akademie-Verlag, 1985
ĉe P.Lang, 2006
ĉe P.Lang, 2007

  • Plansprache und Nationalsprache. Einige Probleme der Wortbildung des Esperanto und des Deutschen in konfrontativer Darstellung. En: Linguistische Studien, Reihe A, Nr. 85, Berlin: Akademie der Wissenschaften der DDR, Zentralinstitut für Sprachwissenschaft, 1981, 162 p. (2-a eld. 1982, pri kompara vortfarado en Esperanto kaj la germana)
  • Esperanto und Wissenschaft. Zur Plansprachenproblematik (Kun kontribuoj de Till Dahlenburg kaj Martin Schüler). Berlin: Kulturbund der DDR, 1982, 88 p. (2-a eldono 1986, scienco pri kaj en Esperanto)
  • Internationale Plansprachen. Eine Einführung. (Sammlung Akademie-Verlag Sprache, 34): Berlin: Akademie-Verlag, 1985, 408 S., ISSN 0138-55 X (la fenomeno ‚planlingvo’ en teorio kaj praktiko, kun aparta konsidero de Esperanto, bibliografio kun 2000 titoloj)
  • Konversationsbuch Deutsch-Esperanto/Konversacia Libro germana-Esperanta. (kun Till Dahlenburg) Leipzig: Enzyklopädie-Verlag, 1990, 210 p., ISBN 3324005086, (2-a prilaborita eldono 1998, Wien: IEMW)

Bibliografioj

  • Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, 2006, 405 S., ISBN 3-631-55024-3 (kun elekta bibliografio de la publicaĵoj de Detlev Blanke 2002-2005)
  • Elekta bibliografio de la publicaĵoj de D. Blanke 1958-2000 en: Sabine Fiedler/LIU Haitao (2001, Eld.): Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik. Festlibro por/ Festschrift für Detlev Blanke. Dobřichovice: Kava-Pech [736 p.], p. 681-725.
  • Interlingvistiko kaj Esperantologio. Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. - Interlinguistik und Esperantologie. Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Ed. Ulrich Becker. New York: Mondial, 2011, 234 p., ISBN 978-1-59569-202-3

Referencoj

  1. Vidu la retpaĝon: Informilo por Interlingvistoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Trovu « Detlev Blanke » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»