Detrojto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Detrojta)
Detrojto
angle Detroit
The Motor City, Motown, Hockeytown,
Rock City, The D
urbego
Fotomontaĵo
Silueto de Detrojto
urbo de Usono • kantona sidejo • limurbo • urbego

flago

sigelo

flago sigelo
Devizo: Speramus Meliora; Resurget Cineribus
Administrado
Federacia ŝtato Miĉigano
Kantono Kantono Wayne
Fondita 1701
Poŝtkodo 48201 – 48288
Telefonkodo 313
Kodo laŭ Fips 26-22000
Kodo laŭ Gnis 1617959
Retpaĝaro www.detroitmi.gov
Politiko
Urbestro Mike Duggan (demokrato)
Demografio
Loĝantaro 681 090  (julio 2013)
- Metropola regiono 5 218 852  (2010)
Loĝdenso 1 727 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 83° 3′ U (mapo)42.3316-83.0475Koordinatoj: 42° 20′ N, 83° 3′ U (mapo)
Alto 183 m
Areo 370,2 km² (37 020 ha)
- Tera areo 359,4 km² (35 940 ha)
Horzono UTC-5
Detrojto (Miĉigano)
Detrojto (Miĉigano)
DEC
Detrojto
Detrojto
Situo de Detrojto
Detrojto (Usono)
Detrojto (Usono)
DEC
Detrojto
Detrojto
Situo de Detrojto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Detroit [+]
vdr
Mapo de Wayne County kaj Miĉigano, Detrojto estas ruĝe markita
Satelita bildo de regiono Detrojto, malsupre la Eria Lago, dekstre supre la Lago de Sankta Claire

Detrojto (angle Detroit) estas urbego en la subŝtato Miĉigano de Usono. Kun loĝantaro de ĉirkaŭ 688.701 (en 2013), ĝi estas la 21-a plej loĝata urbo de Usono; tamen ĉirkaŭ la jaro 1950 ĝi havis multe pli da loĝantoj. Pro tio, Detrojto estas la plej granda urbego en Miĉigano je loĝantaro. Ĝis la milito de 1812, Detrojto estis la ĉefurbo de la subŝtato, hodiaŭ la ĉefurbo estas Lansingo (Lansing).

Detrojto situas trans la rivero Windsor, Ontario, kiu ligas la Lagon de Sankta Claire al la Eria Lago kaj konsistigas la landlimon al Kanado. La koordinatoj de la urbo estas 42° 19′ 54″ N 83° 02′ 51″ U / 42.3316 °N, 83.0475 °U / 42.3316; -83.0475 (mapo); ĝia alto super la marnivelo estas 175 m kaj la urba areo kovras 370 km².

La urbo estas fama centro de aŭtomobilkonstruado kaj de muzik-negocado. Ĝi estas kromnomata "Motora Urbo" pro tio ke la tri plej grandaj usonaj aŭtofabrikantaj kompanioj (General Motors Corporation, Ford Motor Company, kaj Chrysler Corporation) situigis siajn centrajn oficejojn kaj multajn el siaj fabrikoj en aŭ ĉirkaŭ Detrojto. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobilkonstruado[redakti | redakti fonton]

La Detroit Automobile Company (DAC) estis frua usona aŭtofabrikanto fondita en la 5a de Aŭgusto, 1899, en Detroit, Miĉigano.[1] Ĝi estis la unua projekto tiatipa en Detroit.[2] Aŭtomobila mekaniko Henry Ford allogis la financan apogon de tri investistoj; la urbestro de Detroit nome William Maybury, William H. Murphy, kaj la senatano Thomas W. Palmer. Kiel ĉe multaj fruaj aŭt-entreprenoj, ankaŭ tiu kompanio baraktis kaj estis dissolvita en Januaro 1901.[1]

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Miĉigano estis origine fondita en Detrojto en 1817, sed ĝi movis al Arbaro de Ana en 1837.

Vajna Ŝtata Universitato estis fondita en Detrojto en 1868.

La Universitato de Detrojto Kompato estis fondita en 1877.

Konfliktoj[redakti | redakti fonton]

La tumulto de Detrojto de 1943 okazis en Detrojto de la vespero de la 20-a de junio ĝis la frua mateno de la 22-a de junio. La rasa tumulto estis finfine subpremita per uzo de 6,000 federaciaj trupoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiela pejzaĝo de Detroit, Miĉigano, je ĉ. 1929

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bryan, Ford R., The Birth of Ford Motor Company, Henry Ford Heritage Association, archived from the original on 2013-04-15, https://archive.ph/20130415004346/http://hfha.org/HenryFord.htm%23Ford-Motor-Co, retrieved May 23, 2008  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-15. Alirita 2021-08-11.
  2. "Months past (an account of Henry Ford's first automobile factory)", History Today 49 (8): 50, Aŭgusto 1999