Karlstein am Main

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dettingen am Main)
Karlstein am Main
Blazono
Karlstein am Main (Germanio)
Karlstein am Main (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Aschaffenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06188
Poŝtkodo 63791
Aŭtomobila kodo AB
Oficiala Municipokodo 09671114
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Winfried Bruder
Adreso de la administrejo Am Oberborn 1
63791 Karlstein
Demografio
Loĝantaro 8027 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 3′ N, 9° 1′ O (mapo)50.0488888888899.0183333333333Koordinatoj: 50° 3′ N, 9° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 12,68 km²
Oficiala retejo http://www.karlstein.de
vdr

Karlstein am Main - prononco [KA:Lŝtajn am MAJN] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aschaffenburg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, borde de la rivero Majno. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8 027 loĝantojn sur areo de 12,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 634 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon (en horloĝa direkto) kun la najbaraj komunumoj Johannesberg kaj Kleinostheim en Bavario, Mainhausen kaj la urbo Seligenstadt en Hesio, Kahl am Main kaj la urbo Alzenau denove en Bavario. La komunuma teritorio situas borde de la rivero Majno.

La imperiestro Karolo la Granda ofte estis en la monaĥejo Seligenstadt aliflanke de la rivero Majno, kaj ŝatis pasi la riveron kaj ĉasi en la arbaro de la nuna komunuma teritorio. La limŝtono borde de la rivero, kiu dividis la arbaran teritorion de la komunumo Seligenstadt, oni nomis "karola ŝtono", aŭ germanlingve "Karlstein". Tiel anekdote la arbara teritorio ricevis sian nomon.

Kadre de administra reformo de 1818 en Bavario el pluraj antaŭaj loĝlokoj ekestis la komunumoj Großwelzheim kaj Dettingen am Main, kiuj en 1975 en plia administra reformo estis kunigita al nova komunumo Karlstein. Jam en 1961 en la tiama komunumo Großwelzheim finkonstruiĝis la unua eksperimenta atomenergia aŭ nuklea centralo de Germanio, kiu ĉesis produkti elektron en 1985 kaj ĝis la jaro 2010 estis plene malkonstruata. Poste sur la komunuma teritorio sekvis du pliaj atomenergiaj centraloj, nomataj "Großwelzheim" (produktis elektron en 1970 kaj 1971) respektive "Karlstein" (produktis elektron inter 1961 kaj 1981): memore al la tri energicentraloj la suba parto de la komunuma blazono bildigas simbolon de atomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]