Deurne (Belgio)
| Deurne | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Aliĝinta municipo | |
| Lando | Belgio | |
| Regiono | Flandra Regiono | |
| Provinco | Antverpeno | |
| Arondismento | Antverpeno | |
| Municipo | Antverpeno | |
| Poŝtkodo | 2100 | |
| Retpaĝaro | http://www.deurne.be | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 76 231 (2013-01-01) [1] | |
| Geografio | ||
|
|
51°13′9″N 4°27′34″O / 51.21917°N, 4.45944°OKoordinatoj: 51°13′9″N 4°27′34″O / 51.21917°N, 4.45944°O | |
| Areo | 1,306 km² | |
| Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | |
| Situo de Deurne en la urbo Antverpeno | ||
Deurne estas la dua plej granda urboparto (1306 ha) de Antverpeno, Belgio.
Enhavo |
Historio[redakti]
En la 12-a ĝis 17-a jarcentoj Deurne estis nura parto de la orienta ĉirkaŭajo de Antverpeno. Kiel ofte okazis en tiu tempo, setlejoj ekestis je la kruciĝo de 2 fenomenoj. Deurne ekestis sur la kruciĝo de rivero Schijn kaj la vojo de Antverpeno al Turnhout (la nuna Turnhoutsebaan). Estas indikoj, ke Deurne ekzistis en prahistoria kaj romiaj tempoj, sed la unua perceptebla pruvo de Deurne datiĝas nur de 1185. Deurne konsistis plejparte de malabunde loĝata kampo. Tamen, kiel rekta rezulto de la pliriĉiĝo de la antverpena loĝantaro, multaj aristokrataj bienoj estis starigitaj (la tiel nomita Hof van Plaisantie (Amuzbieno) estis specifa kampara bieno, burĝa versio de la kastelo). Tipe, negocistoj, diplomatoj, riĉaj artistoj (kiel Peter Paul Rubens ekzemple) regule vizitadis iujn el tiuj Hof van Plaisantie en Deurne. Ili nomiĝis i.a. Boeckenbergh, Sterckxhof, Papenhof, Lakbors, Bisschoppenhof, Gallifort, Inkborsch, Bosuil, Ertbrugge, Venneborg. Kvankam la plimulto de tiuj amuzbienoj estis detruitaj en la daŭro de jarcentoj (precipe en 1542), iuj kiel Sterckxhof aŭ Bisschoppenhof postvivis.
Etimologio[redakti]
La etimologio de la vorto ne estas tute certa, sed tre verŝajne ĝi rilatas al "dorno", loko kun dornoj, kovrita de dornoj, ktp. Eble ĝi devenas de la ĝermana vorto *darnja, kio signifas "kaŝita, kovrita de plantoj[2]
Vidindaĵoj[redakti]
- Internacia Flughaveno de Antverpeno. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta flughaveno de la mondo. Ĝin oni ekuzis en la jaro 1923.
- Avia muzeo Stampe kaj Vertongen
- Parko Rivierenhof kaj kastelo kaj muzeo Sterckshof
- Parko Boekenberg
- La domo de Renaat Braem
- La preĝejo kaj tombejo de Sint-Fredegandus
- La Bosuil-stadiono, hejmo de Royal Antwerp Football Club, la plej malnova futbalteamo de Belgio.
Loĝis en Deurne[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Paĝaro de la distrikto (nederlandlingva)
Referencoj[redakti]
- ↑ Bevolkingscijfers (nederlande). Alirita 2013-05-10.
- ↑ Gerald van Berkel (Nederlandse plaatsnamen, Spectrum).