Deusdedit (Canterbury)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Deusdedit
ĉefepiskopo de Canterbury
Persona informo
Naskiĝo 7-a jarcento
en Wessex
Morto 14-an de julio 664 (0664-07-14)
en Canterbury
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
ĉefepiskopo de Canterbury
Dum 655-664
Antaŭulo Honorio
Sekvanto (Wighard), Teodoro de Tarso
Sanktulo
Honorata en katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo
Festotago 14-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deusdedit (aŭ Adeodatus, m. la 14-an de julio 664) estis la unua anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio.

Nomumita de Eorcenberht, reĝo de Kent, li estis konsekrata de Ithamar, episkopo de Rochester (Kent) kaj la unua anglosaksa episkopo de Anglio.

Ŝajne lia influo ne tre grandis: dum li estis ĉefepiskopo, ĉiuj novaj episkopoj de Anglio krom unu estis konsekrataj aŭ de keltaj aŭ de eksterlandaj episkopoj. Li fondis monaĥinejon ĉe Thanet kaj helpis fondi abatejon ĉe Peterborough kiu poste evoluis en la katedralon de tiu urbo.

Ĉar li suferis pro pesto, probable li ne ĉeestis la Sinodon de Whitby en 664, kiam ekleziuloj pridiskutis la diferencojn inter la keltaj kaj romaj ekleziaj tradicioj. Li mortis pro pesto la 14-an de julio 664 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury). Li estis honorata kiel sanktulo.