Deutsche Bahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo

Deutsche Bahn (DB) estas la nacia kompanio de fervojoj en Germanio. Ĝia nomo estas Deutsche Bahn kiu signifas Germana Fervojo. Ĝi havas tre rapidajn trajnojn nome ICE (InterCityExpress). Ĝi havas retejon, kies adreso estas http://www.db.de/.

Serĉilo por trejnointerligiloj - Atendu, ke la serĉilo ne povas labori kun ĉeĥaj literoj. Ekzemple, anstataŭ Šumná uzas Sumna.

Tarifo[redakti | redakti fonton]

Germana fervojo ofertas al vojaĝantoj biletojn por unuopaj landoj - tiuj estas por regionaj trajnoj. Simile ekzistas ankaŭ biletoj por tuta Germanio, ankaŭ sen ebleco uzi ilin en altrapidaj trajnoj.

Por la altrapidaj trajnoj oni povas aĉeti biletojn, kies prezo diferencas laŭ la distanco, tempo de aĉeto kaj vojaĝtempo (ĝis 250 km povas esti prezoj en la dua klaso 9 € aŭ 25 €, de distanco 250 km kaj pli estas prezoj de 29 € ĝis119 €; por la unua klaso prezoj estas de 29 € por distanco maksimume 250 km, por distancoj pli ol 250 km estas prezoj de 39 € ĝis 189 €). De la prezo oni povas gajni rabaton 25 %, se oni posedas klientan karton.

Simile Germana fervojo ofertas ankaŭ internaciajn biletojn kun interesaj rabatoj. Ankaŭ tiuj biletoj diferencas laŭ la tempo de aĉeto, distanco kaj vojaĝtempo. Biletoj de oferto Europa Spezial ekzistas al jenaj landoj[1]:

Germana fervojo krom tiu landoj ofertas biletojn ankaŭ al Londono, oferto nomiĝas London Spezial kaj en la prezo estas ankaŭ vojaĝo per Eurostar trajno. Prezoj de tiu ĉi oferto komencas de 59 € por dua klaso.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.bahn.de/p/view/angebot/international/europaspezial/europakarte.shtml
  2. http://www.bahn.de/p/view/angebot/international/london-spezial.shtml