Deutsche Bundesbahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La serio 103 estis la “parada ĉevalo” de la Germana Federacia Fervojo.

La Germana Federacia Fervojo (germane: Deutsche Bundesbahn; prononcu: dojĉe bundesban; oficiala mallongigo: DB) estis la nacia fervojo kaj ek de 1990 unu de la 2 naciaj fervojoj de la Federacia Respubliko Germanio.

La 1-an de januaro 1994 kune kun Germana Regna Fervojo (DR) ĝi fariĝis parto de la komercjure aranĝa kapitala kompanio Germana Fervojo Akcia Kompanio (DB).

Historio

Fervojserva teletajpilo por fondo de Germana Federacia Fervojo de la 6-a de septembro 1949

Kune kun la fondo de Federacia Respubliko Germanio okazis ankaŭ la fondo de Germana Federacia Fervojo la 7-an de septembro 1949. Oni formale realigis ĝin kiel nura ŝanĝiĝo de la nomo. El tio resultus rajto pri la jura posteno de Germana Regna Fervojo. La kaŭzo de tiu procedo estis la konvinkego, ke Sovetunio aprobus Federacian Respublikon Germanio kaj per tio konsentus la aliĝon de la soveta okupadzono al Federacia Respubliko Germanio kaj de Germana Regna Fervojo al Germana Federacia Fervojo.

Sed fakte tio ne okazis. Germana Regna Fervojo eĉ konservis ĝian juran statuson kiel nacia fervojo de Germana Regno malmodifite. Pro tio estis maleble ekesti la juran posteulon de Germana Regna Fervojo, per kio la akto de la ekiĝo de Germana Federacia Fervojo retrospektive iĝis nova fondo, ĉe kiu oni uzis silente malposedigitan posedaĵaron de la Regna Fervojo kiel komenca kapitalo.

Konfesi tiun eraron, dubindigus ne nur la ekzistrajton de Germana Federacia Fervojo, sed ankaŭ pecojn de la politiko de Federacia Respubliko Germanio kaj de la okcidentaj aliancanoj. Tial oni ree propagandis la malĝustan vidpunkton en Federacia Respubliko Germanio dumjardeke. Gvidas al tio, ke multaj fervojamikoj estas konvinkitaj, ke tiu vidpunkto estus ĝusta, kaj defendegas ĝin ĝis hodiaŭ.

Komence nur la fervojoj en la iama “Duzono” apartenis Germanan Federacian Fervojon. Fakte jam 1949 ek de la ekvalideco de okcidentgermana konstitucio Ekspluatad-unuiĝo de la Sudokcidentgermanaj Fervojoj (SWDE) en la iama franca okupadzono estis aneksita en la strukturojn de Germana Federacia Fervojo, sed oficiale Germana Federacia Fervojo aneksis ilin nur la 1-an de julio 1952. Post la aliĝo de Sarlando 1957 oni aneksis ankaŭ Fervojojn de Sarlando.

Transporta atingo

Karaktera pri Germana Federacia Fervojo estis per la amasa motoriziĝo akriganta konkurenco kontraŭ la ŝosea trafiko. Por redukti la premon de la kostoj, Germana Federacia Fervojo malinstalis malprofitigaj taksatajn duarangajn fervojojn grandkvante.

Aliflanke okazis ankaŭ provoj allogigi la uzadon de duarangaj fervojoj por malebligi malinstalon. Tamen multaj regionoj devis rezigni sian fervojan konekton.

Nur ekde la 1990-aj jaroj kelkaj el la nove fonditaj trafikligoj klopodas por reaktivigo de fervojoj en ruraj regionoj. Oni komplete nove konstruis liniojn kvankam nur malgrandkvante, escepte de kelkaj distanctrafikaj / altrapidecaj kaj urbaj rapidfervojaj linioj.

Ŝanĝiĝo de strukturoj

Jam dum la 50-aj jaroj ĉe Germana Federacia Fervojo ekestis strukturŝanĝiĝo ĉe la movilspecoj, dum kiu la vaporlokomotivojn oni anstataŭigis paŝo post paŝo per modernaj elektraj lokomotivoj kaj dizellokomotivoj. La ĉeso de uzo de la lasta vaporlokomotivo okazis la decembron 1977. Samtempe oni elektrigis la plej multajn ĉefajn liniojn en Federacia Respubliko Germanio. Ek de la 1960-aj jaroj Germana Federacia Fervojo akiris post unuaj testoj en la 1950-aj jaroj por rapidigo de la limtranspaŝanta elektra fervoja trafiko 2-sistemajn lokomotivojn (serio E310) por la alternkurentaj sistemoj 15 kV 16⅔ Hz kaj 25 kV 50 Hz – lasto kutima en Francio kaj Luksemburgo. La ankaŭ akiritaj 4-sistemaj lokomotivoj – ankaŭ nomitaj kiel “eŭroplokomotivoj” – (serio E410), kiuj aldone funkciis kun 1,5 kV kaj 3 kV da kontinua kurento (por la uzo en Belgio kaj Nederlando), sed montriĝis maltaŭgaj.

Por la pasaĝeroj la strukturŝanĝiĝo sekvigis la enkondukon de novaj specoj de trajnoj kiel TransEuropExpress (TEE) (ek de la fino de la 50-aj jaroj), kiun oni anstataŭigis dum la 70-aj jaroj per InterCity (IC) kaj EuroCity (EC). Fine de la 1980-aj jaroj la Germana Federacia Fervojo enkondukis ankaŭ InterRegion (IR) kaj InterCityExpresson (ICE).

Ĉe vartrafiko oni komplete ĉesigis la ekspedon de pecvaroj, post kiam la konkurenco kontraŭ la ekspedadmetio ne plu estis persistebla. Sekvante tiun disvolviĝon oni malinstalis grandan nombron da ranĝostacioj. Dum sama tempospaco ankaŭ malkreskis la transporto de amasvaroj kiel karbofererco.

1985 Germana Federacia Fervojo ankoraŭ estis la tria plej granda labordonanto en Federacia Respubliko Germanio kaj dungadis 322 383 laborprenantojn, poste la mezon de la 1970-aj jaroj ĝi ankoraŭ estis la plej granda labordonanto antaŭ Germana Federacia Poŝto.

Reformo de fervojo

La 1-an de januaro 1994 validiĝis la fervoja reformo. La publikaj instancoj Germana Regna Fervojo kaj Germana Federacia Fervojo iĝis la nur entreprene gvidenda Germana Fervojo Akcia Kompanio (DB), kiu provizore komplete restis federacia posedaĵo. Per la registriĝo de la jura posteulo Germana Fervojo en la komercregistron la 5-an de januaro 1994 finiĝis la ekzisto de Germana Federacia Fervojo.

Aliaj agadkampoj

Kiel mastrumadilo de la restaŭraci- kaj litvagonoj kaj de la gastronomio oni fondis Germanan Litvagon- kaj Restaŭracivagonkompanion (DSG, poste Germana Servo-Kompanio de la Fervojo [germana: Deutsche Service-Gesellschaft der Bahn]).

Por la vartransporto, precipe por la livero de varoj flanke de ĝia trakaro, Germana Federacia Fervojo havis proprajn kamionojn. Aldone multegaj ĉarentreprenistoj ankaŭ veturis por la entrepreno. Germana Federacia Fervojo valoris dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj kiel unu el plej grandaj kamionuzantaj entreprenoj en Germanio. Krom konvenciaj kamionoj ankaŭ diversaj specialveturiloj apartenis veturilaron.

La ruran spacon, parte ankaŭ kiel anstataŭo por la pasaĝera trafiko sur malprofitaj fervojlinioj, ofte provizis Germana Federacia Fervojo per tiel nomataj “fervojaj busoj” kaj kunligis ĝin kun pli grandaj fervojstacioj. Tiu branĉo de la entrepreno estis transprenita el Germana Regna Fervojo.

Motorŝipo “München” sur la Bodenlago

Germana Federacia Fervojo ekspluatadis pasaĝerajn veturojn kunlabore kun Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj (SBB-CFF-FFS) sur Bodenlago kaj ek de 1951 kune kun Danaj Naciaj Fervojoj pramaj veturoj inter Großenbrode Kai kaj Gedser respektive poste sur Linio de Birdflugo. Por tio ĝi havis proprajn ŝipojn.

Veturilsurskriboj

Emblemo de la Federacia Fervojo

Emblemo de la Germana Federacia Fervojo

La malfruajn 50-ajn jarojn Germana Federacia Fervojo enkondukis ĝian emblemon. Ĝi konsistis el ortangula nigra fonfaco kun rondigitaj anguloj, sur kiu la mallongigo “DB” estis skribita, kiu estis enkadrigita 1-foje, ek de 1960-aj jaroj 2-foje kun diference dikaj strekoj, kun la formo de la fonfaco. Literoj kaj kadroj estis blankaj aŭ metalaj.

Sur multaj pasaĝeraj vagonoj kaj ek de fino de la 1960-aj jaroj sur ĉiuj veturilspecoj estis la emblemo travidebla. Tio signifas, la fonkoloro identas al la koloron de la faco, sur kiu ĝi estas fiksita, kaj la skribo kaj la kadroj estis blankaj sur malhela fono, sur hela fono aŭ nigraj aŭ samkolore kiel la aliaj surskriboj.

Ek de mezo de la 1980-aj jaroj la fonfaco principe estis ruĝa kaj la literoj kaj la kadroj blankaj.

Pro ĝia karakteriza ortangula formo la popoldirmaniero nomis la emblemon “DB-Keks” (DB-Kekso) aŭ “Bundesbahnkeks” (Federacifervoja Kekso).

Sistemoj de numeroj

Suplemente al la inventarnumeroj origine escepte de trakotraktoroj ĉiuj veturiloj ricevis specnomon. Tiun procedon oni rezignis ĉe elektraj kaj dizellokomotivoj jam kurte poste la fondo de Germana Federacia Fervojo kaj ĉe vaporlokomotivoj ek de ĉirkaŭ 1960.

Komencaj sistemoj de numeroj

  • sistemo de serioj de vaporlokomotivoj de 1925
  • sistemo de serioj de elektraj lokomotivoj de 1927
  • sistemo de inventarnumeroj de trakotraktoroj de 1931
  • sistemo de serioj de dizellokomotivoj
  • sistemo de serioj de elektraj motorvagonoj de 1940
  • sistemo de serioj de dizelmotorvagonoj de 1947
  • sistemo de inventarnumeroj de pasaĝeraj vagonoj (inkluzive vapormotorvagonoj) de 1930
  • sistemo de inventarnumeroj de varvagonoj

Komputile taŭgaj sistemoj de numeroj

  • komputile taŭga sistemo de serioj de Germana Federacia Fervojo de 1-a de januaro 1968
  • UIC-taŭga internacia sistemo de inventarnumeroj de pasaĝeraj kaj varvagonoj ek de 1-a de januaro 1966 (nur por normŝpuraj veturiloj)

La reto de linioj

Sur plurtrakaj linioj de Germana Federacia Fervojo dekstraflanka trafiko okazis; signaliloj kutime staris dekstre de la trako.

Ŝpuroj

Pli ol 95 % de la linireto de Germana Federacia Fervojo estis normŝpuraj (1 435 mm).

Etŝpurajn fervojojn Germana Federacia Fervojo ne mem konstruis. Sed ĝi transprenis kelkajn de tiuj kun la ŝpuroj 1 000 mm kaj 750 mm el Germana Regna Fervojo.

De la 50-aj ĝis la 70-aj jaroj Germana Federacia Fervojo malinstalis escepte de 1 ĉiujn ĝiajn etŝpurajn fervojojn. Nur la 1 000-mm-ŝpura fervojo sur la insulo Wangerooge, kiu havas neniun interligon kun normŝpura reto, ekzistas ĝis hodiaŭ.

Elektra ekspluatado

Jam ekde 1912 en Germanio la sistemo de 15 kV 16⅔ Hz da alterna kurento el la katenario validis kiel normkurentsistemo. Tion konservis Germana Federacia Fervojo.

Sed oni transprenis ankaŭ kelkajn liniojn kun aliaj kurentsistemoj el Germana Regna Fervojo. 2 de tiuj linioj estis elektrigitaj kun alterna kurento. Tiuj estis unue la kun 20 kV 50 Hz da alterna kurento ekspluatadata Höllen-vala kaj Trilaga fervojo en suda Nigra Arbaro, alie la linio inter Murnau kaj Oberammergau, kiu estis elektrigita kun 5 kV 16⅔ Hz da alterna kurento. Aldone estis en Bavario 7 duarangaj fervojoj – 1 el tiuj 1 000-mm-ŝpura – kiuj funkciis per kontinukurentaj sistemoj inter 500 V kaj 1 kV. La plej granda elektrigita reto kun alia kurentsistemo estis la urba rapidfervojo en Hamburgo. Tie oni provizas 1,2 kV da kontinua kurento per la flanka kontaktrelo.

Escepte de Hamburga urba rapidfervojo, kie dum tiu tempo oni malkonstruis la suplementan katenarion, inter 1955 kaj 1960 Germana Federacia Fervojo alikonstruis ĉiujn ĝiajn apartenatajn kun aliaj kurentsistemoj elektrigitajn normŝpurajn liniojn al la normkurentsistemo de 15 kV 16⅔ Hz da alterna kurento.

Vidu ankaŭ