Deutsche Friedensgesellschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La fondo de la unua Esperanto-grupo en Berlin okazis per subteno flanke de la DFG.

Fondita en la jaro 1892 de Bertha von Suttner kaj Alfred Hermann Fried kiel humanisma-etika, politike sendependa asocio Ĝi agis kontraŭ Imperiismo, la subpremo de naciaj malplimultoj kaj la ŝovinisma edukado de la junularo.


En la unuaj jarcentoj ĝi havis burĝan tendencon. Granda parto de la membraro estis membroj de la Deutschen Volkspartei kaj prezidanto estis ĝis 1914 la fabrikestro Adolf Richter (Pforzheim). Sekvis la post nobelpremiito Ludwig Quidde.

Antau la Unua mondmilito la DFG senkompromise batalis kontraŭ la germana Militarismo kaj postulis la abolon de la ĝenerala deviga militservo.

Post la Unua mondmilito la DFG povis akiri membrojn kun socialdemokrata kaj socialisma tendenco.

1919 ĝi postulis la nuligon de la deviga militservo. Per la atentigo "Stahlhelm und Hakenkreuz estas la subigo de germanio" ĝi batalis kontrau la germana varianto de faŝismo kaj naciismo.

Ĝis 1927 la membronombro kreskis al 30.000, post 1933, post la transpreno de la potenco per la faŝistoj la organizo estis detruata. Refondita tuj por la fino de la Dua Mondmilito

DFG iĝis unue DFG/IdK poste DFG/VK kaj ankorau aktivas.

La berlina "Bildungswerk für Friedensarbeit", fondita de la berlina DFG/VK grupo, havis kelkajn jarojn sian oficejon apud Germana Esperanto-Junularo en strato Unter den Linden en la eksa FDJ-domo.