Deutscher Akademischer Austauschdienst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Akademia Interŝanĝa Servo
Deutscher Akademischer Austauschdienst
emblemo
emblemo
neprofitcela organizaĵo • organizaĵo pri edukado
Komenco 1925
Antaŭe Academic Exchange Service vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bonn
Moto Change by exchange
Ĉefestro(j) Margret Wintermantel • Theodor Klauser • Werner Richter • Emil Lehnartz • Joybrato Mukherjee vd
Membro de Allianz der Wissenschaftsorganisationen • Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • Germania Unesko-komisiono vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
centra oficejo de la servo en Bonn

La organizaĵo germane nomata Deutscher Akademischer Austauschdienst [e. V.] (DAAD) - en Esperanto "Germana Akademia Interŝanĝa Servo [registrita asocio]" estas komuna institucio de la altlernejoj kaj studentaj unuiĝoj de Germanio, por subteni internaciajn rilatojn inter universitataj studantoj, doktoriĝantoj kaj profesoroj. La asocio fondiĝis la 1-an de januaro 1925 laŭ privata studentara iniciato en Hajdelbergo, en 1933 estis devige naziigita laŭ ŝtata premo en Nazia Germanio, en 1945 malfondiĝis kaj la 5-an de aŭgusto 1950 refondiĝis en la demokratia kaj interkompreniga sinteno de la origina fondo. La centra oficejo de la servo estas en la urbo Bonn, pli ekzakte en la kvartalo Plittersdorf de la urbodistrikto Bad Godesberg, prezidantino ekde januaro 2012 estas la profesorino Margret Wintermantel.[1]

Krom la centra oficejo ekzistas filiaj oficejoj en Bruselo, Ĝakarto, Hanojo, Kajro, Londono, Meksik-urbo, Moskvo, Najrobo, Nov-Delhio, Nov-Jorko, Parizo, Pekino, Rio-de-Ĵanejro, Tokio kaj Varsovio. La oficejo en Tokio plej interplektiĝas kun la Esperanto-movado: Ĝin en aprilo 1978 starigis la germana juna doktoriĝinta historiisto kaj japanologo Ulrich Lins,[2] kiu en la IJK 1965 raviĝis de la japanaj lingvo kaj kulturo kaj de estonta japana esperantista edzino, kaj en 1978 havis 7-jaran filinon kaj 4-jaran filon, kiuj hejme en Tokio interparolis kaj en la germana kaj japana kaj en Esperanto. Kelkajn jarojn post starigo de la tokia oficejo, Ulrich Lins kun sia familio revenis al Germanio kaj plulaboris en la bonna centra oficejo de la servo.

Taskoj kaj celoj

publika evento de la servo en la bonna kunvenejo Beethovenhalle en decembro 1961

La organizaĵo DAAD laŭ propraj asertoj estas la tutmonde plej granda organizaĵo por internacia, interuniversitata interŝanĝo de studantoj, doktoriĝantoj kaj finstudintaj sciencistoj. Ekde sia fondiĝo en 1925 la servo subtenis pli ol 1,5 milionojn da akademiuloj - kaj germanajn sciencistojn en universitatoj ekster Germanio, kaj ne-germanajn sciencistojn en germaniaj universitatoj.

La agado tamen neniel limiĝas je la disdono de stipendioj: la servo per tre diversaj programoj subtenas la pliinternaciiĝon de germaniaj universitatoj kaj aliaj altlernejoj, subtenas kaj helpas fortigi la lernadon de la germana lingvo kaj de la studfako germanistiko en ekster-germaniaj altlernejoj, subtenas la starigon de fortaj altlernejoj en evoluiĝantaj ŝtatoj, kaj konsilas al politikaj decidistoj en kultura, eduka, scienca kaj socie evolua politikoj.

En la jaro 2010 la servo en pli ol 250 programoj finance kaj konsile subtenis pli ol 74 000 germanajn kaj ne-germanajn sciencistojn tutmonde. La ofertoj ampleksas kaj eksterlandan studo-duonjaron por junaj studantoj kaj kompleta doktoriga studo, kaj praktikajn staĝojn de inter kelkaj semajnoj kaj kelkaj monatoj en alilandaj universitatoj kaj gastan, tempe limigitan docentecon por profesoroj en alilanda universitato. La servo krome subtenas la internaciajn publikajn rilatojn de germaniaj altlernejoj per varbaj servoj, publikaĵoj, klerigaj kaj trejnaj kongresoj kaj seminarioj.

Stipendiojn por restadoj de ne-germanaj sciencistoj en altlernejoj de Germanio disdonas kutime la diverslandaj ambasadejoj de Germanio, la filiaj oficejoj de la servo DAAD</ref>, la [http://www.daad.de/portrait/kontakt/adressen/08965.de.html#IC informaj centroj de la servo, partneraj profesoroj kaj partneraj universitatoj ekster Germanio. Kontakton de germanaj studentoj al la servo DAAD kutime peras la internaciaj oficejoj (ofte nomataj Akademisches Auslandsamt de germaniaj altlernejoj. Escepto estas la "berlina porartista programo de la servo DAAD" (Berliner Künstlerprogramm des DAAD), kiu konsilas kaj subtenas pri restado de pentristoj, skulptistoj, fotistoj, verkistoj kaj muzikistoj.

La servo krome ankaŭ estas la nacia germania agentejo pri la kunordigo kaj realigo de la programoj de Eŭropa Unio rilate al ĝenerala kaj profesia edukado:

Literaturo

  • La broŝuro Studium, Forschung, Lehre im Ausland, Förderungsmöglichkeiten für Deutsche [Studo, esploro kaj instruo en eksterlando, subvenciaj eblecoj por germanoj], eldonaĵo de DAAD de proksimume 400 paĝoj publikiĝas ĉiujare en printempo kun aktualigitaj informoj. Ĝi haveblas inter alie en la internaciaj oficejoj de la altlernejoj de Germanio.
  • Gvidibroj Studienführer ... [stud-gvidiloj...], eldonaĵoj de DAAD, ekzistas pri preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj kaj la plej gravaj ekster-eŭropaj landoj. La libroj en Germanlingvio (do Germanio, Aŭstrio, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj Belgio) aĉeteblas en la normalaj librovendejoj, krome ili konsulteblas kaj prunteblas en la diverslandaj oficejoj de la servo kaj en iuj universitataj bibliotekoj.
  • La informilo Sprachkurse an Hochschulen in Europa estas eldonaĵo de DAAD pri adresoj kaj retpaĝaroj de lingvokursoj de altlernejoj en Eŭropo.
  • Festlibro Spuren in die Zukunft, eldonaĵo de DAAD, aperis okaze de la 75-jara jubileo de la servo en 2000. Volumo 1 titoliĝas Der DAAD in der Zeit [La servo DAAD en sia epoko], volumo 2 Fakten und Zahlen zum DAAD [Faktoj kaj nombroj pri la servo DAAD] kaj volumo 3 Mit dem DAAD in die Welt [Helpe de la servo DAAD en la mondon].

Eksteraj ligiloj

greke internacia retejo de la servo DAAD (la ne-germaniaj oficejoj de la servo havas aldonajn, proprajn retejojn)

Vidu ankaŭ

Referencoj