Deutscher Musikrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutscher Musikrat
emblemo
ombrelorganizaĵo
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino, Germanio
Membro de German Cultural Council • Internacia Muzik-KonsilioQ1295368 • Germania Unesko-komisiono • Germana Instituto pri Eksteraj Kulturaj Rilatoj • Bundesvereinigung Kulturelle Kinder- und Jugendbildung (Germany) vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Deutscher Musikrat (DMR), eo: Germana Muziko-Konsilantaro reprezentas la interesojn de proksimume ok milionoj da muzikistoj kaj amatoraj muzikantoj kaj estas tutmonde la plej granda ŝirmorganizaĵo de muziko. Kun pli ol 100 membraj organizaĵoj, -institucioj kaj multaj gravuloj el la muzika mondeto Deutscher Musikrat agas per siaj projektoj kaj progresigaj rimedoj kiel konsilanto kaj faksciejo por la politiko kaj la socio.

Deutscher Musikrat, estis fondita en 1953 je Bonn kaj kiel nacia komitato de la Federacia Respubliko Germanujo akceptita en la Internacian Muziko-Konsilantaron, ne-registara organizaĵo de Unesko.

Pezocentroj de la muzikpolitika laboro de DMR estas la valoro de kreopovo, muzika klerigo, progresigo de la profesia kaj amatora muzikado, la muzikkomerco kaj la kadraj kondiĉoj de la muzikaj profesioj. Krom tio DMR realigas diversajn muzikistajn konkursojn kaj subtenas la naciajn junularorkestron kaj la junularan ĵazorkestron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]