Deutsches Historisches Museum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutsches Historisches Museum
Deutsches Historisches Museum
muzeo de historio • muzeo
Lando Germanio vd
Situo Berlin-Mitte
Poŝtkodo 10117
Situanta sur Unter den Linden
Arkitekto(j) I. M. Pei vd
Estiĝo 1987
Direktoro Raphael Gross • Alexander Koch • Hans Ottomeyer • Christoph Stölzl
Koordinatoj 52° 31′ 5″ N, 13° 23′ 49″ O (mapo)52.51805555555613.396944444444Koordinatoj: 52° 31′ 5″ N, 13° 23′ 49″ O (mapo)
Deutsches Historisches Museum (Berlino)
Deutsches Historisches Museum (Berlino)
DEC
Deutsches Historisches Museum
Deutsches Historisches Museum
Situo de Deutsches Historisches Museum
Map
Deutsches Historisches Museum
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.dhm.de/
vdr
la "Zeughaus" de Berlino, bulvardo Unter den Linden, en 2009
elaera foto de 2023
moderna aldona alo de la muezo de I. M. Pei, en 2009

la Germana Historia Muzeo (GHM, germane Deutsches Historisches Museum), mallonge DHM) estas muzeo pri la historio de Germanio en Berlino. Laŭ sia memkompreno, la muzeo difiniĝas loko de "klerigo kaj interkompreniĝo pri la kuna historio de germanoj kaj eŭropanoj".[1]

La GHM situas en la historia konstruaĵo Zeughaus [prononco COJKhaŭs], reprezenta arsenalo de la reĝlando Prusio, nun la plej malnova konservita konstruaĵo rande de la bulvardo Unter den Linden en Berlino. La historiajn ejojn kompletigas moderna aldona ekspozicia alo, kiun konceptis la ĉina-usona arkitekto I. M. Pei.

Laŭjure la GHM estas fondaĵo portata de la ŝtato Germanio. Plej alta organo estas estraro (germanlingve nomata Kuratorium) kun reprezentantoj de la registaro de Germanio, de la nacia parlamento Bundestag kaj de la 16 federaciaj landoj de Germanio.

Historio de la muzeo[redakti | redakti fonton]

La GHM estis oficiale fondita la 28-an de oktobro 1987, okaze de la 750-jara jubileo de la urbo Berlino. Post granda sukceso de ekspozicio de 1981 pri la historia ŝtato Prusio, la tiama ĉeurbestro de Berlino, Richard von Weizsäcker, taskigis kvar konatajn germanajn historiistojn – Hartmut Boockmann, Eberhard Jäckel, Hagen Schulze kaj Michael Stürmer – krei antaŭkoncepton, kiu estis publikigita en januaro 1982. La germana kanceliero Helmut Kohl, kiu jam en prelego de februaro 1985 tre postulis la kreon de tia muzeo kaj nomis ĝin "nacia tasko de eŭropa dimensio", amplekse subtenis la planon. Faka komisiono el dek ses gvidaj historiistoj, arthistoriistoj kaj muzeaj direktoroj en 1985 kaj 1986 kreis muzean koncepton, kaj publike diskutigis ĝin en 1986. La fina versio de la koncepto iĝis la enhava fundamento de la muzea fondo. Kerno de la muzea tasko iĝis, "prezenti la germanan historion en internacia kunteksto". Plurperspektivaj prezentoj ebligu komprenon de la vidpunktoj de kontraŭuloj, por atingi pli altan nivelon de historia prezento en epoko de internaciigo de la ĉiutaga vivo kaj la tutmondiĝo de ekonomio kaj laboro, historio kaj kulturo. La 28-an de julio 1987 aubskribiĝis kontrakto inter la ŝtato Federacia Respubliko Germanio kaj la federacia lando (Okcidenta) Berlino pri starigo de Germana Historia Muzeo.

Origine la libera areo "Spreebogen", borde de la rivero Spree, lime en la okcidenta urboparto kaj tutproksime de la historia nacia parlamentejo Reichstag, estis antaŭvidita kiel loko de la muzeo. La arkitektan konkurson por muzea konstruaĵo tie gajnis la italo Aldo Rossi. Kiam en novembro 1989 "falis" la Berlina Muro, la planoj estis ŝanĝitaj. En la tago de la reunuiĝo de Germanio, la 3-an de oktobro 1990 la registaro de Germanio transdonis al la nova muzeo la ejon kaj kolekton de la "Muzeo por Germana Historio" (1952-1990), la centra historia muzeo de GDR. Tiel la historia konstruaĵo Zeughaus de 1695, la plej malnova konstruaĵo rande de la urbocentra bulvardo Unter den Linden, iĝis la sidejo de la nova muzeo. En septembro 1991 la unuaj ekspozicioj montriĝis en la muzeejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. germanlingve Ort der „Aufklärung und Verständigung über die gemeinsame Geschichte von Deutschen und Europäern“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]