Deux-Sèvres
| Deux-Sèvres | |
|---|---|
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Puatuo-Ĉarentoj |
| Numero | 79 |
| Prefektejo | Niort |
| Subprefektejoj | Bressuire Parthenay |
| Prezidanto de la ĝenerala konsilio |
Éric Gautier |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 373 306 (2012) |
| Loĝdenso | 62,2 loĝ./km2 |
| Areo | 5 999 km2 |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 34 |
| Interkomunumoj | 25 |
| Komunumoj | 305 |
Deux-Sèvres [dø sɛvʁ] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi estas 5 999 km2 granda kaj havas 373 306 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Niort. Ĝia administracia numero kaj aŭtomobilkodo estas 79.
La departemento tute enhavas 305 komunumojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
“Deux Sèvres” signifas “du Sèvre”: la departemento ŝuldas tiun nomon al la du samnomaj riveroj (Sèvre nantaise kaj Sèvre niortaise), kiuj trafluas ĝian teritorion, kiu grandparte konsistas el ebenaĵoj.
Ekonomio [redakti]
Terkultivado okupas pli-malpli 25 % de la laborantaro (bredado de bovedoj, kultivado de tritiko, maizo kaj sunfloroj). Industrioj malmultas. La ĉefurbo Niort estas aparte fama en Francio kiel sidejo de multaj asekur-agentejoj.
Vidindaĵoj [redakti]
Heredaĵo: multaj romanikaj preĝejoj kovras la teritorion de Deux-Sèvres, ĉar ĝi estis mezepoke sur la vojo al Santiago de Compostela en Hispanio (fama pilgrimloko), ankaŭ vizitindas la natura parko de la Puatuaj marĉoj kaj lagoj.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Deux-Sèvres (79) (fr). Alirita la 9-an de majo 2013.