Devecser
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun urbo Demecser!
Devecser (deveĉer) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 64 km²
- Loĝantaro: 5210
- Poŝtkodo: 8460
- Telefonprefikso: 88
Geografio [redakti]
Devecser situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojoj kaj fervojo Budapeŝto-Graz. Urbo Ajka estas proksime.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1274. En tereno de la nuna urbo tiam troviĝis 5 vilaĝoj. En komunumo Devecser konstruiĝis kasteleto, kiu poste pligrandiĝis por defendi la turkan invadon. La turkoj mallonge tenis la setlejon, en 1607 okazis la refondiĝo de la komunumo. Inter 1882-1884 tie estis vicinstruisto Géza Gárdonyi. En 2010 ruĝ-ŝlima katastrofo okazis.
Vidindaĵoj [redakti]
- arboreto apud la urbo
- Preĝejo de Sankta Antonio (Devecser)
- urbodomo
- kruco
Famuloj [redakti]
En Devecser naskiĝis politikisto Jenő Balogh.