Konskripcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deviga militservo (soldatservo) jam ekzistis en la romia imperio. Tie legionuloj devis servi dum 20 jaroj. Nun kelkaj landoj havas devigan militservon daŭrantan inter ĉirkaŭ unu jaro kaj ĉirkaŭ 3 jaroj. Aliaj landoj havas profesiajn armeojn en kiuj la soldatoj servas laŭ kontraktoj.

Rajto rifuzi militservon

En multaj landoj junuloj rajtas rifuzi la militservon. Ili anstataŭ tio devas ofte servi civilan servon.

En Francujo, post plursemajna fastostriko de Louis Lecoin, junuloj en la jaro 1963 akiris rajton je nearmita servo, pro konscienckialoj, . Tiu civila servo daŭris du jarojn anstataŭ unu sola.

En tiu lando,ekde 1996 la armeo profesiiĝis kaj la soldatservo estas provizore finita.

ligoj



Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj

Ŝablono:LigoLeginda