Dezdemono (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Dezdemono. |
| Dezdemono | |
| Natura satelito de Urano (X) | |
| Oficiala nomo | Urano X[1] |
| Aliaj nomoj | S/1986 U 6 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Stephen P. Synnott[1] |
| Dato de malkovro | 13-a de januaro 1986[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 62 658 km[2] |
| Discentreco | 0,00013[2] |
| Klinangulo | 0,11125°[2] rilate al la urana ekvatoro |
| Periodo | 0,47365 tago[2] |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj Diametro |
90 × 54 × 54 km 64 km [2] averaĝe |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,8 × 1017 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,0011 m/s2 ~ 27 m/s |
| Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
| Albedo | 0,07 |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 21,5 |
Dezdemono estas interna satelito de Urano.
Enhavo |
Malkovro[redakti]
Malkovris ĝin Bradford A. Smith sur kliŝaĵo[3] farita la 13-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2. Ĝi estis la sesa uranluno malkovrita en 1986, kaj do ĝia maldaŭra nomo estis S/1986 U 6.
Nomo[redakti]
Kiel volas la tradicio, ĝi ricevis nomon devenan el la verkaro de William Shakespeare. Dezdemono (angle, Desdemona) estas la edzino de Otelo en "Otelo, aŭ la Maŭro de Venecio".
Ecoj[redakti]
Kiel tiu de Kordelio, la Dezdemona orbito, pli malalta ol la sinkrona orbito, estas nestabila pro la tajda forto. Eblas, ke Dezdemono kolizius Kresidon aŭ Julieton en la venontaj 100 milionoj da jaroj, falus sur Uranon aŭ diseriĝus, naskante novan ringon.
La griza koloro[4] de Dezdemono kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas ĝin de ok aliaj lunoj, kiujn oni grupigas en la porcia grupo.
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 4164: Sats OF URANUS; R Leo; NOVAE (angle)
- ↑ Comprehensive Photometry of the Rings and 16 Satellites of Uranus with the Hubble Space Telescope (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti]
pole Dezdemono, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Dezdemono (angla versio)
angle Dezdemono, el "Solar System Exploration"
france Desdemona, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
france Malgrandaj lunoj de Urano
france La malgrandaj satelitoj de Urano
germane La lunoj de la Porcia Grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

