Dezerta rat-kanguruo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dezerta rat-kanguruo[1]
Caloprymnus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Diprotodontia
Familio: Potoroidae
Genro: Caloprymnus
Thomas, 1888
Specio: C. campestris
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta (1935)[2]
Dunoma nomo
Caloprymnus campestris
(Gould, 1843)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La dezerta rat-kanguruo (Caloprymnus campestris) estas formortinta marsupio, el la familio de la rat-kanguruoj (Potoroidae).

La dezerta rat-kanguruo similas plej forte al la veraj kanguruoj. Okulfarpaj estas la grandaj postaj kruroj, la longa, senhara muzelo kaj la longaj, kliniĝantaj oreloj. La pelto sur la supra parto havis flav-brunan koloron, la malsupra parto pli helan, preskaŭ blankan. La dezertaj rat-kanguruoj havis pli longan voston ol la korpo mem, 30 ĝis 37 cm. Ĝi pezis 600-1.100 gramojn.

Ĝi vivis en internaj dezertaj areoj de Aŭstralio, ekz. en baseno Lake Eyre kaj en sudokcidenta Kvinslando. Ĝi aktivis nokte, manĝis ĉion de la insektoj ĝis la plantoj.

La besto formortis post longa sekeca periodo en 1935, sed helpis tion la enportitaj ruĝaj vulpoj aŭ domkatoj, la ĉasado kaj la apero de paŝtantaj konkurentoj kiel bovo kaj ŝafo.

[redakti] Literaturo

  • Ronald M. Nowak: Walker's Mammals of the World. Johns Hopkins University Press, 1999 ISBN 0801857899

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Groves, Colin (2005). En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M. Mammal Species of the World, 3-a eldono, Johns Hopkins University Press. ISBN 0-801-88221-4, 58.
  2. Australasian Marsupial & Monotreme Specialist Group (1996). Caloprymnus campestris. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 6 May 2006.


Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj