Dezertenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezertenanto
Dezertenanto
Dezertenanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. deserti
Oenanthe deserti
(Temminck, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oenanthe deserti homochroa MHNT

La DezertenantoDezertsaksikolo (Oenanthe deserti) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas loĝanto de dezertoj, kiel sugestas la nomo en Esperanto kaj la latina scienca nomo.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Ĝi estas migranta insektomanĝanta specio, 14.5 al 15 cm longa. Kaj la okcidenta kaj la orienta formoj de la Dezertenanto estas raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.

Kvankam maskloj de tiuj subspecioj estas somere pli malpli distingaj; aŭtune, inoj kaj junuloj havas konfuzajn plumarojn.

La okcidenta Dezertenanto reproduktiĝas en Saharo kaj nordo de Arabia duoninsulo. La orienta raso troviĝas en duondezertoj de centra Azio kaj en vintro en Pakistano kaj nordorienta Afriko.

La supraj partoj de masklo en somero estas sablokoloraj. La subaj partoj estas blankaj kun sablokolora nuanco en brusto. Nigro en vizaĝo kaj gorĝo etendas al ŝultroj kaj flugilplumoj, kaj estas distinga blanka superokula strio. La plej bona ecodistingilo, en ambaŭ seksoj je ĉiuj aĝoj, estas ke la tuta vosto estas nigra je nivelo de la supraj vostokovriloj. La ino estas pli griza supre kaj pli sablokolora sube kaj ne havas nigron en gorĝo, kaj en vintra plumaro la nigro de gorĝo de la masklo estas markita de blankaj pintoj.

Referencoj

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.

Eksteraj ligiloj