Dezertiĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionoj riskantaj dezertiĝadon

Dezertiĝado, aridigodezertigado estas la procezo laŭ kiu teritorio kiu ne posedas la kondiĉojn de klimato de dezertoj, ĉefe arida, duonarida aŭ subhumida seka, sed kiu finfine akiras laŭgrade la karakterojn de tiuj. Tio okazas kiel rezulto de la detruo de ties vegetala kovrilo, de la erozio de la grundo kaj de la manko de akvo.

Laŭ datumoj de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio (PNUMA), 35 % de la surfaco de la kontinentoj povas esti konsiderataj kiel dezertaj areoj.

Ene de tiuj teritorioj survivas milionoj da personoj laŭ kondiĉoj de konstanta sekeco kaj malbundo de nutraĵoj. La ekspansio de tiuj dezertoj estas konsekvenco de homaj kaŭzoj (dezertigado). Kiam la procezo okazas sen homa interveno, tio estas, pro naturaj kaŭzoj temas pri dezertiĝado.

Etapoj

Aridiĝo estas komenco de dezertiĝo

Unu el la unuaj etapoj de la dezertigo estas la detruo de la vegetala kovrilo, sed tiu ne estas necese la unika kialo kiel "pafilo" de la fenomeno. Ĝi povas esti ĉu kaŭzo ĉu efekto de la procezo de aridiĝo. Originale tiuj zonoj estis fruktodonaj, kie oni praktikis laŭsekvencan agrikulturon. La plialtiĝo de la loĝantaro devigis al intensiva ekspluatado de la tero ĝiskiam oni produktis ties elĉerpigon.

La dua etapo komencas kiam la tero ĉesas esti fruktodona kaj troviĝas senigita el ties vegetala kovrilo; akvo kaj vento erozias pli rapide ĝis alveni al la roko.

En la plej parto de la zonoj de kultivo la grundo eroziiĝas multe pli rapide ol la rapido per kiu formiĝas. Eble necesus jardekoj aŭ jarcentoj por ke la pejzaĝoj rekovriĝu el verdo.

Zonoj kun dezertigo

Bildo de satelito Landsat pri sablodunoj antaŭenirantaj minace al Nuakŝoto, ĉefurbo de Maŭritanio.
  • Madagaskaro: tiu ĉi estas la lando plej eroziita en la mondo. 93 % de la tropika arbaro kaj 66 % de la pluvarbaro estis forhakitaj.
  • Afriko: En la subsahara zono la enloĝantoj suferis pro plurjara malseka periodo ĉirkaŭ la jaro 1980. En tiu periodo okazis dezertiĝo. En la amasmedioj, tio estis ofte atribuita al la tutmonda varmiĝo pro klimata ŝanĝo. Tio tamen estas dubinda. Dum la sekvaj 35 jaroj, la regiono ree pliverdiĝis kaj la verda zono estas nun pli granda ol antaŭ tiu malseka periodo.
  • Hispanio: estas la lando de la Eŭropa Unio kun plej alta grado de dezertiĝo [1], ĉefe en sudaj kaj orientaj regionoj.

Tutmonda maldezertiĝo

Analizoj de observoj pere de satelitoj montris, ke la subsahara zono pliverdiĝis de post 1981[2], kaj ke tia verdiĝo okazis ankaŭ en plej multaj, tamen ne en ĉiuj, aliaj duonaridaj regionoj. Tio ankaŭ estas facile komprenebla. Pro la altiĝanta temperaturo vaporiĝas pli da akvo. Sekve ankaŭ estiĝas pli da pluvo, de kiu profitas la plantoj en aridaj regionoj. Alia faktoro, de kiu profitas la plantoj, tamen precipe en regionoj en kiuj ne mankas pluvo, estas la altiĝanta karbondioksidenhavo de la atmosfero.

Unuiĝintaj Nacioj

Grundita ŝipo en la Arala Maro

En 1977 oni celebris en Najrobo, Kenjo, la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Dezertiĝo. En 1994 la Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 17an de junio kiel la Monda Tago de lukto kontraŭ la dezertiĝo kaj la sekeco.

En 1996 ekvalidiĝis la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj de lukto kontraŭ la Dezertiĝo konsistigante la unuan kaj unikan kadron laŭleĝe deviga internaciskale kreita por kontraŭstari la problemon de la dezertiĝo. La Konvencio fundamentiĝa sur la principoj de partopreno, kunlaboro kaj malcentrigo. Lastatempe, ĝis 192 landoj formas parton de la Konvencio, ampleksigante ĝin vere tutmonde. joa man volll fett ne

Ekhaltigo de tiu procezo

Plej ofte, la procezoj de dezertiĝo ne estas iamaniere naturaj. La homo kiel intervenanto ĉe sia medio, kaj kapabla modifi ĝin, ekspluatis signife siajn resursojn, sen minimume konsideri tre ofte la medion. La senmezura forhakigo de arboj, la Forceja efiko kaj maltaŭga uzado de akvo estas kelkaj el la faktoroj kiu helpas tiun procezon.

Tamen, lastatempe oni pristudis diversajn metodojn por rekuperi dezertigitajn terenojn, multfoje sukcese.

Tre akceptita metodo estas la iompostioma reforstado aŭ rearbarigo de la dezertigitaj zonoj. Pristudante ĉiun precizan kazon, oni enmetas plantospeciojn kiuj eltenu la nivelojn de sekeco de la zono, pliigante la nivelojn de humideco kaj laŭgrade enmetante novajn speciojn gajnante terenon en la ĝistiame dezertigitaj zonoj. Precizan kazon oni praktikis en la 1930-aj jaroj sukcese en Villa Gesell, malgranda urbo de la marbordo de Argentino

Lastatempe Leono Brenig, agnoskata israela sciencisto, prezentis la projekton Geshem (pluvo en hebrea), per kiu oni klopodas krei artefaritan pluvon. La artefarita pluvo baziĝas sur la nomita insulo de varmo, difinita kiel regiono de preciza surfaco kun temperaturo signife supera al tiu de la ĉirkaŭo, proksimume ĉirkaŭ 6 °C super tiu, kie oni kaptas la akvovaporon enhavata en la atmosfero ĝis alto supera al 1 km, kie ekkondensiĝas por, sinsekve, provoki la pluvon.

Tiu metodo kreis ian konsideron en la scienca mondo, kaj estis probita unuafoje en Israelo en la dezerto de Negevo, je 150 km de la marbordo; kiam oni ekhavus la necesan materialon por eviti poluadon, kaj sufiĉe malmultekostan por ke ties apliko estu fruktodona, tiu metodo estos interesega. La procezo de priserĉado povos plilongiĝi ĝis kvin jaroj. La metodo ne havus negativajn konsekvencojn por la medio kaj oni sukcesus solvi la problemojn de flaŭro kaj faŭno kiujn transfluigoj kaj la Sensaligo provokas. Aliaj landoj kiel Hispanio ege atentas la disvolvigon de tiu projekto.

Dume, la regionoj kun tiu problemo devus plie responsi en la afero kaj kunlabori iamaniere, ekzemple uzante la akvon pli racie kaj helpante la disvolvigon de la alternativaj energifontoj, por malhelpi la tuj venonta efecto invernadero.

Referencoj

  1. Kampanjo de la greno; Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj
  2. Fensholt et mult. al. (1912) Greenness in semi-arid areas across the globe 1981–2007 — an Earth Observing Satellite based analysis of trends and drivers. Remote Sensing of Environment 121: 144-158.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj