Dezertoj de Aŭstralio
El Vikipedio
La dezertoj de Aŭstralio kovras grandan parton de la surfaco de Aŭstralio. Ili ĉefe situas en la centra kaj nordorienta partoj de la lando.
La plej granda parto de Aŭstralio estas dezerto aŭ duonaridejo, kune ili kovras 2,3 milionojn da km², responde al 30% de la kontinento.
Aŭstraliaj dezertoj [redakti]
| Dezerto | Subŝtato/Teritorio | Surfaco(km²) | (%) |
|---|---|---|---|
| Granda Viktoria-Dezerto | Okcidentaŭstralio, Sudaŭstralio | 348 750 | 4.5% |
| Tanami-Dezerto | Okcidentaŭstralio, Norda Teritorio | 292.194 | 3.8% |
| Granda Sablodezerto | Okcidentaŭstralio | 267 250 | 3.5% |
| Simpson-Dezerto | Norda Teritorio, Kvinslando, Sudaŭstralio | 176 500 | 2.3% |
| Gibson-Dezerto | Okcidentaŭstralio | 155 000 | 2.0% |
| Malgranda Sablodezerto | Okcidentaŭstralio | 111 500 | 1.5% |
| Strzelecki-Dezerto | Sudaŭstralio, Kvinslando, Novsudkimrio | 80 250 | 1.0% |
| Sturt-Ŝtondezerto | Sudaŭstralio, Kvinslando, Novsudkimrio | 29 750 | 0.3% |
| Tirari-Dezerto | Sudaŭstralio | 15 250 | 0.2% |
| Pedirka-Dezerto | Sudaŭstralio | 1 250 | < 0.1% |
| Okcidenta Dezerto (neoficiala) | Okcidentaŭstralio, Sudaŭstralio | 524 750 | 7.0% |
Fonto: Faktopaĝo de la Aŭstralia registaro
Notu ke pri la grandeco de la dezertoj oni povas trovi diversajn nombrojn, foje kun grandega diferenco, komparu la diversajn fontojn: [1] [2] [3]
Fontoj [redakti]
Literaturo [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Aŭstralio |
- Johnson, John & Catherine de Courcy.(1998) Desert Tracks Port Melbourne, Vic. Lothian Books. ISBN 0850918111