Dezső Gyarmati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Gyarmati
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1927 (1927-10-23)
en Miskolc
Morto 18-an de aŭgusto 2013 (2013-08-18) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Béla Gyarmati
Edz(in)o Margit BaraÉva Székely
Infano Andrea Gyarmati
Parencoj Liliána Szilágyi
Máté Hesz
Okupo
Okupo politikisto • akvopilkisto • akvopilka trejnisto
vdr

GYARMATI Dezső [djarmati deĵo] (23-an de oktobro 1927, Miskolc18-a de aŭgusto 2013, Budapest) estas iama akvopilkisto, faktrejnisto, parlamentano. Lia unua edzino estis Éva Székely, kiu naskis Andrea Gyarmati. Li estis de 1964 la edzo de la aktorino Margit Bara, la patro de la aktorino Eszter Gyarmati. Lia nepino estas Liliána Szilágyi.

Li akvosportis en la hungaraj kluboj Gamma (ekde 1941), Csepeli MTK (1945), UTE (1947). Li estas membro de la venka akvopilkista grupo (1947)) de la altlerneja ĉampionado en Parizo. Lia taĉmento akiris arĝentan medalon dum la Londona olimpiko (1948).

Li estis en 1951 membro de grupo, kiu gajnis Altlernejan mondan ĉampionadon en Berlino. Li estis en 1952 (Helsinko), 1956 (Melburno) membro de la Olimpika venkinta grupo, en 1954 membro de la Eŭropa ĉampiona grupo. Ĉar li estis en 1956 prezidanto de la Revolucia Komisiono dum la Melburna Olimpiko, tiel por li estis malpermesite ludi dum du jaroj. Poste li ludis en la Ferencvárosi Torna Club kaj en 1960 dum la Roma Olimpiko atingis lia grupo bronzan medalon. La akvopilka grupo venkis en la Eŭropa-ĉampionado de 1962 (Leipzig) kaj en Olimpiko de 1964, Tokio. Li estis ĝis 1964, 108-obla naciteama ludisto.

Kiel sporta gvidanto[redakti | redakti fonton]

Li estis trejnisto de Centra Sportlernejo (ekde 1963), Ferencvárosi Torna Club (ekde 1966). Li laboris ekde 1970 en Kolombio kiel federacia kapitano. Li estis ekde 1971 trejnisto de Budapesti Vasas, ekde 1972 dua trejnisto de la hungara nacia teamo, ekde 1973 ties gvidanta trejnisto.

Li estis ekde 1981 gvidanta trejnisto de Budapesti Vasutas SC (BVSC), ekde 1985 gvidanta trejnisto de la nacia teamo. Li aboris en 1988 kiel fakkonsilisto en Germanio. Gyarmati estis inter 1989 kaj 1990 teĥnika gvidanto de Medicinuniversitata Sprota Klubo.

Dum lia gvidado, la hungara nacia teamo de la akvopilko estis mondĉampiono (1973), Eŭropa ĉampiono (1974), okupis la duan lokon en monda ĉampionado de 1975, olimpika ĉampiono en 1976, eŭropa ĉampiono en 1977, okupis la duan lokon en monda ĉampionado de 1978], kaj la trian en olimpiko de 1980.

Li laboris ekde 1992 kiel vicprezidanto de la Hungara Akvopilka Asocio, ekde 1996 kiel kunprezidanto. Li agadis en 2004 kiel fakkonsilisto de la UTE.

Li diplomiĝis pri arthistorio kaj faktrejnado.

Kiel politikisto[redakti | redakti fonton]

Li estis inter 1990 kaj 1994 parlamenta reprezentanto de la Hungara Demokrata Forumo.