Dezső Nemes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Nemes
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de septembro 1908(nun 1908-09-06)
en Hungario Lőcse (Hungara reĝlando)
Morto 1-an de aprilo 1985 (1985-04-01)
en Budapeŝto
Lingvoj rusahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Dezső NEMES [deĵO nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Dezső estis hungara historiisto, ĵurnalisto, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Dezső Nemes naskiĝis la 6-an de septembro 1908 en Hungara reĝlando, en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 30-an de marto 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Nemes eklaboris en 1922. Li aliĝis al partio de komunistoj en 1926. Baldaŭe pro malpermesa politika agado li ricevis prizonon, poste li vojaĝis al Sovetunio. Inter 1931-1933 li lernis en Internacia Lernejo pri Lenino, inter 1939-1943 li frekventis universitaton Lomonosov. Poste li agitadis inter hungaraj militkaptitoj. Post la 2-a mondmilito en Hungario li havis diversajn altajn postenojn. En 1983 li emeritiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1954, inter 1946-1983 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az Általános Munkásegylet története 1868–1873 1952
  • Magyarország felszabadulása 1955
  • A népi Magyarország 15 éves fejlődése 1960, 1961
  • Az ellenforradalom története Magyarországon 1919–1921 (Historio de la kontraŭrevolucio en Hungario 1919–1921) 1962
  • A lenini eszmék ereje (Fortoj de la Leninaj ideoj) 1970

Fontoj[redakti | redakti fonton]