Dezső Prágay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Prágay
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1921 (1921-08-12)
Morto 15-an de decembro 2011 (2011-12-15) (90-jaraĝa)
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Dezső PRÁGAY [prAgai], Desider A., hungara/usona kemiisto, biokemiisto, kulturorganizinto. Li naskiĝis en Kluĵo la 12-an de aŭgusto 1921 kaj mortis en Munkeno la 15-an de decembro 2011

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dezső Prágay akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1950 pri kemio kaj li doktoriĝis pri biokemio en 1956. En novembro de 1956 li fuĝis el Hungarujo kaj li loksidiĝis en Nederlando, kie inter 1956 kaj 1960 li instruis en Universitato de Utrecht. Li partoprenis la fondadon de Rondo Mikes Kelemen de Nederlando. En 1960 li elmigris en Usonon kaj li fariĝis instruisto, esploristo en Universitato de Buffalo, (Ŝtato New York) ĝis 1964, vicdirektoro (1966–70) de unu el kemiaj laboratorioj, de 1970 adjunkto pri patologio kaj biokemio, ordinara profesoro de Ŝtata Universitato de Novjorko. Li pensiuliĝis en 1986. Li estigis la premiojn Semmelweis, Somogyi-Szendrői kaj Ius Humana. Inter 1980 kaj 1984 li estis kuratoro de Fondo István Bibó de Bostono. En 1986 li translokiĝis en FRGon. Li publikigis plurajn fakstudaĵojn.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Rövid magyar helységnévtár, Az utódállamok magyarlakta területeinek helységnévtára (hungara loknomovortaro) (red. Buffalo 1981);
  • Az 1956-os magyar forradalom a külföldi lexikonok tükrében (La hungara revolucio de 1956 en eksterlandaj refernclibroj) (Iserlohn 1991).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]