Dezső Szomory
El Vikipedio
SZOMORY Dezső [SOmori deĵo] (naskita WEISZ Mór [wajs mor] la 2-an de junio 1869 en Peŝto; mortinta la 30-an de novembro 1944 en Budapeŝto) estis hungara verkisto kaj dramisto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li komence lernis muzikon, tamen li elektis postenon en redaktejoj. En 1890 por eviti la soldatajn jarojn li rifuĝis al Francio, kie li sendis skribaĵojn al Hungario. En 1906 li hejmenvenis, post 2 jaroj li aliĝis al Nyugat. Liaj dramoj estis ofte prezentitaj en teatroj.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Péntek este (Vendreda vespero), dramo, 1896
- Mária Antónia dramo, 1914
- II. József császár (Imperiestro Jozefo la 2-a), dramo, 1918
- II. Lajos király (Reĝo Ludoviko la 2-a), dramo, 1922
- Takáts Alice (Alice Takáts), dramo, 1930
- Bodnár Lujza (Lujza Bodnár), dramo, 1936
- Az isteni kert (La dia ĝardeno), prozo, 1910
- A pékné (La bakistino), prozo, 1916
- Horeb tanár úr (Sinjoro instruisto Horeb), prozo, 1934
- Az Irgalom Hegyén (Sur Monto Indulgo), novelaro, 1964
En Esperanto aperis [redakti]
- Reĝo Richard III. Studo. Tradukis Karlo Bodó. En: Literaturo Mondo marto 1931, paĝoj 37–40.
- Ĉe Mülhausen la malĝoja oficiro. Novelo. En: Hungara Antologio, 1933.
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio