Dezső Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BRAUN Dezső estis rumanuja hungara muzikkritikisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 27-an de aprilo 1894 kaj mortinta en Temeŝvaro la 15-an de februaro 1940.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Braun estis ekde 1924 ĝis sia morto kapelestro de la katedralo de sia naskiĝurbo, estro de la Temesvári Dalkör, respondecredaktoro kaj muzikkritikisto de la gazeto Temesvári Hírlap, interna kunlaboranto de la gazeto Képes Futár.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dezső Járosy élete és működése (Temesvár, 1932);
  • Bánsági rapszódia (Történeti képek a Bánság zenei és színpadi múltjából, Temesvár, 1937).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon