Dezső Korniss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Korniss
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1908 (1908-12-01)
en Bistrița
Morto 17-an de aŭgusto 1984 (1984-08-17) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikistofilmreĝisoro • vidartisto
vdr

KORNISS Dezső (korniŝ) estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto naskita en Beszterce la 1-an de decembro 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de aŭgusto 1984.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Korniss estis altranga reprezentinto de la hungara avangardo, membro de Artistkolonio (Szentendre). Li alvenis Nederlandon 15 jaraĝe. De 1925 ĝis 1929 li studis en la Országos Magyar Királyi Képzőművészeti Főiskola. De 1930 li studvojaĝis unu jaron en Parizon, Nederlandon kaj Belgion. Dum jaroj 1946-48 li estis unu el gvidartistoj de la Európai Iskola. De 1947 li instruis formdesegnon en la Industriarta Altlernejo de Budapeŝto. Li kreis serion de monotipoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]