Dhamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dhamar
arabe: ذمار
urbo
la universitato de Dhamar
Ŝtato Jemeno Jemeno
Situo Dhamar
 - koordinatoj 14° 33′ 00″ N 44° 24′ 00″ O / 14.55000 °N, 44.40000 °O / 14.55000; 44.40000 (mapo)
Loĝantaro 140 000 (takso de 2005)
Horzono UTC+3
Situo de la urbo en Jemeno
Situo de la urbo en Jemeno
Situo de la urbo en Jemeno
Vikimedia Komunejo: Dhamar

Dhamar (arabe ذمار, latinliterigo laŭ DMG Ḏamār) estas urbo en la okcidenta parto de Jemeno. Ĝi situas en alteco de 2400 metroj super la marnivelo, kaj estas la administra centro de samnoma provinco. Laŭ takso en 2005 en la urbo vivis 140 000 loĝantoj.[1]

La urba nomo fontas de Dhamar'ali Juhabir, kiu ĉirkaŭ la jaro 200 regis la Reĝlandon Ŝeba kaj laŭlegende fondis la urbon. Multaj ruinoj el la epokoj de la regnoj Ŝeba kaj Himjaro restas en la urbo. Dhamar post la islama ekspansio iĝis unu el la famaj centroj de araba kaj islama kulturo kaj scienco. La granda moskeo de la urbo konstruiĝis dum la regotempo de kalifo Abi-Bakr Al-Sadeek. Por alilandanoj nekutima estas la intensa komerco pri armiloj en la urbocentra bazaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo en la anglalingva reta enciklopedio looklex. Arkivita el la originalo je 2012-01-26. Alirita 2012-01-17.