Dharamsala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Dharamsala en Barato

DharamsalaDharmsāla (prononcita Daramŝala) estas malgranda urbo en Himaĉal-Pradeŝo, ekstremnorda Barato, apud la himalaja montaro.

La nomo Dharmsāla (དྷ་རམ་ས་ལ་ en la tibeta) tradukiĝas kiel Ripozejo.

La vilaĝo estas precipe fama ĉar ĝi estas la rifuĝejo por la Ekzilita tibeta registaro kaj sia spirita kaj politika gvidanto, la Dalai-Lamao. De pluraj jardekoj, la urbo bonvenigis plurajn milojn da tibetaj elmigrantoj kaj nuntempe la tibetanoj konsistigas preskaŭ duonon de la urba loĝantaro. Tibetanoj kutimas nomi Dharamsala la malgranda Lasao, kelkaj eĉ emas nomi ĝin la ĉefurbo de la tibeta diasporo, ĉar ili opinias ke la vera tibeta ĉefurbo -Lasao- iĝis pli ĉina ol tibeta.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montaro Dhauladhar kies plej alta monto kulminas je 5.791 metroj. (foto de monaĥejo en McLeod Ganj)

Dharamsala situas en la valo Kangra, sur la deklivo de la montaro Dhauladar je la jenaj koordinatoj: 32°22'N; 76°32'E.

Fakte, la urbo kiu entute kuŝas sur 29km² diseriĝas en du domaroj:

  • La plej loĝata estas Malalta Dharamsala, ankaŭ mallongigita Dharamsala, 1.240 metrojn alte (super la averaĝa marnivelo). Ĝi estas la negoca kaj administra centro de la urbo, kaj la unua atingebla veturile.
  • 9km veture (sed 4km piede) de Malalta Dharamsala estas Alta Dharamsala pli fama sub la nomo McLeod Ganj (prononcita Makleodganĵ), 1700m alte, pli malgranda domaro plejparte loĝata de tibetanoj.

Ambaŭ domaroj estas tre arbohava kaj la arbaroj kiu ĉirkaŭigas Dharamsala estas riĉa je pinoj, deodaroj kaj kverkoj.

La vetero estas relative malvarma vintre (0 °C al 14.5 °C) kaj ofte pluvas kaj neĝas de decembro al februaro. Somere, la temperaturoj estas po 22 °C al 38 °C.

Rizo, tritiko kaj teo kreskas en multaj terase kultivataj montodeklivoj ĉirkaŭ Dharamsala.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la 2001-a barata censo, Dharamsala nombras 19.034 loĝantojn, kies 9% aĝas malpli ol 6. Plejparto el la loĝantaro estas vira (55%). La legpoveco estas je 77% (viroj: 80%; virinoj: 73%).

Estas flughaveno 20km for de Dharamsala.

La parolataj lingvoj estas ĉefe la hindia kaj la tibeta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Strato en McLeod Ganj

Delonge, budhismo estas la ĉefa religio en la areo: je la 7-a jarcento, jam staris preskaŭ 50 monaĥejoj en la Kangra valo, loĝata de 2.000 monaĥoj. Sed poste, kiel aliloke en Barato, brahmanismo progresis kaj la islama konkerado je la 12-a kaj 13-a jarcento serioze malutilis al la budhismo, kiu preskaŭ tute malaperis.

Ekde 1848, la angloj malkovris tiun lokon kaj baldaŭ tie establis militistan garnizonon. Dum la urbo fariĝis la ĉefurbo de la distrikto Kangra en 1852, pli kaj pli da angloj laboranta en Delhio somere kuniĝis ĉi tie por ferii kaj ripozi pro la pli malvarma temperaturo. Baldaŭ la urbo fariĝis ŝika kaj laŭmoda, ĝis la 1905-a tertremo kiu malkonstruis multajn konstruaĵojn.

Kiel la tertremo estas tre grava, mortigante almenaŭ 20.000 homojn, kaj kiel la tuta areo estas ruinigita, la angloj transloĝiĝis al Ŝimla, ĉefurbo de Himaĉal-Pradeŝo, kie estas malpli tertremema areo. Cetere, Dharamsala, kiu troviĝas en kvin-skala sisma zono, ankoraŭ ofte suferas malgravajn tertremojn.

Tibetaj rifuĝintoj en McLeod Ganj[redakti | redakti fonton]

Parto de McLeod Ganj

McLeod Ganj estas inaŭgurita dum la 1850-oj far la brita garnizono kaj nomita honore al la tiama leŭtenanto guberniestro de Panĝabo, David McLeod. Poste la vilaĝo fariĝis akvoprovizejo kaj spertis mornajn tempojn ĝis 1959, kiam la 14-a Dalai-Lamao forlasis tibeton kaj instaliĝis ĉi tie, laŭ la deziro de la barata ĉefministro Jawaharlal Nehru.

La Dalai-Lamaa rezidentejo kuŝas en Gangchen Kyishong (inter Malalta Dharamsala kaj McLeod Ganj) kaj unu jaro poste fariĝis la ĉefkvartiro de la Ekzilita tibeta registaro kiu daŭre luktas por sendependiĝo aŭ almenaŭ aŭtonomio de Tibeto. Sur la spuroj de Lia Sanktulo, 250.000 tibetanoj fuĝis la perfortan subpremon kaj la religian neniigon far ĉinoj en Tibeto kaj entreprenis la riskan periplon tra la himalajajn montopasejojn por alveni NepalenSikimen. Proksimume 10.000 el ili instaliĝis en McLeod Ganj (dum la aliaj ekziliĝis en la tuta mondo, formante la tibetan diasporon).

Pli ol 40 jaroj poste, tibetanoj kontinuas alveni al McLeod Ganj, strebante por obteni rifuĝintajn legitimaĵojn, kiuj ebligos ilin laŭleĝe restadi en tiu barata rifuĝejo. Tamen, multaj ankoraŭ vivas sen legitimaĵoj, pro la alta kosto de tiuj (pli-malpli 10.000 rupioj) kaj la multaj koruptaj problemoj en la barata aŭtoritato. Plejparto de la loĝantaro estas vira, ĉar fizike malfacilas trapasi montarojn, kaj la virinoj kiuj vivas en McLeod Ganj estas ĉu maljuna (ili trapasis himalajon kune kun la Dalai-Lamao) ĉu tre juna (naskiĝante en McLeod Ganj).


Ĉinio kaj la ekzilita registaro ne sukcesas trovi konsenton, eĉ se la Dalai-Lamao mildigis siajn postulojn, t.e. la nura aŭtonomio de Tibeto, kaj la religia liberteco. Pro sia obstinema sed tamen senperforta batalado, Tenzin Gyatso ricevis en 1989 la nobelpremio laŭ paco. Tio ebligis konigi la tibetan kaŭzon al la tuta mondo. Kun la furoro pri la olimpiaj ludoj kiu okazos en Ĉinio en 2008 kaj la plifortiĝo de la ĉina politika kaj ekonomoka influo, tibetanoj nun timas por la estonteco de la Movado por libera Tibeto. La tibeta muzeo en la Tsuglagkhang komplekso montras emociplenan omaĝon al la tibeta freŝa historio.

Tiu genta movado al tiu monta urbeto allogis multajn tutmondajn turistojn kaj nun plejparto el la tibetaj komercoj dependas de la turistaro. La plej turista sezono estas somere sed multaj fremdevenuloj ankaŭ restadas tie dum monatoj -kelkfoje jaroj- kaj estas pleno da gastejoj en la urbo.

Ankaŭ tie, oni trovas TIPA kiu protektas kaj instruas la artoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]