Diósd

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Diósd (diOŝd), germane Orasch (oraŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Érd. La nomo signifas juglanda.

Diósd el supro

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur altebenaĵo, laŭ malnova ĉefvojo inter Budapeŝto-Balatono. Ĝi troviĝas inter urboj Érd, Budapeŝto, Törökbálint kaj Budaörs.

Historio [redakti]

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el la bronzepoko, de la romianoj kaj de avaroj. Skribaĵo mencias fortikaĵon en 1417. La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Poste alvenis serboj kaj bavaroj. En 1772 kapelo omaĝe al Sankta Gerardo, en 1896 katolika preĝejo konstruiĝis, kies turo estas 27 m-ojn alta.

En la vilaĝo germana aŭtonomio funkcias. Vidindaĵo estas Muzeo pri radio kaj televizio. Pli frue tie funkciis antenoj de Hungara Radio je kurta ondo. Ili parte dissendis programojn al eksterlando, parte ĵamis dissendojn de Radio Libera Eŭropo. Nuntempe restis unusola anteno uzata por poŝtelefonoj.

Partneraj urboj [redakti]

Komunumoj pri Dió (=juglando) en Hungara reĝlando [redakti]

Diófás Diófás Diómál Diós Diós Diósad Diósberény
Diósd Diósgyőr Dióshalom Diósjenő Dióskál Dióspatak Diósviszló
Felsődiós Homokdiód Tótdiós