Diabla kontrakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Volfgango kaj la Diablo, de Michael Pacher.

Diabla kontrakto estas kultura temaro tre disvastigita en la okcidenta civilizo. En ĝi estas grava ĉeesto de la demono, manifestita ĉefe en la legendo de Faŭsto kaj la figuro de Mefistofelo, sed komuna en la tuta kristana folkloro. En la tipologia katalogo de Aarne-Thompson ĝi apartenas al la kategorio AT 756B – "kundiabla kontrakto."

Lau la kristana tradicia kredaro pri sorĉado, la pakto restus stablita inter persono kaj Satano aŭ ĉiu ajn demono (aŭ demonoj) tiele: la persono oferus sian animon ŝanĝe de povaj diablaj favoroj. Tiuj favoroj varias laŭ la rakonto, sed kutime inkludas la senfinan junaĝon, konon, riĉojn, amon de amato aŭ amatino kaj povon. Oni kredas, ke kelkaj personoj realigas tiun kontrakton sen peti ion ajn ŝanĝe, kiel maniero agnoski en la diablo sian mastron. Laŭ la doktrino de la okcidentaj unudiaj religioj, tiu ĉi kontrakto rezultus ege danĝera, ĉar la prezo de tiaj favoroj estas la senfina kondamnado de la animo. Temus, pro tio, pri moralaj rakontoj kie la kondamnito ĉaim perdus. Aliflanke, kelkaj el tiaj rakontoj prezentas humorajn turnirojn kie malriĉa kamparano finfine trompas la diablon, preskaŭ ĉiam pro la ŝajne malgrava litero de la kontrakto.

Inter la plej kredemaj, ĉiu ajn sukceso ŝajne superhoma atribuiĝis al Diabla kontrakto: ekde la nombraj Diablopontoj en Eŭropo al la eksterordinara tekniko de la violonisto Niccolò Paganini.

La Diabla kontrakto estis ankaŭ ripetita historio en la inkvizicia persekutado aŭ la akuzoj pri sango, kaj probable lanĉas siajn radikojn al memoro de la Hombuĉadoj.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La paganismo ne malaperas el Eŭropo ĝis la 8-a jarcento, kaj ties memoro pludaŭris sub multaj formoj de popola religieco. Eblas starigi klaran analogion inter la paganaj ceremonioj por antaŭkristanaj dioj kiujn kristanismo konsideras malbonigajn —por akiri ties favoron— kaj la diabla kontrakto.[1] Ĉefe, la kristanaj Apologetiko kaj Demonologio emfazis kaj troigis la plej maldekstrajn aspektojn de tiuj ritoj, partikulare tiuj rilataj al hombuĉado.[2] Pro tio, pludaŭris en Eŭropo la kultura memeo de la sekreta ceremoniaro por atingi la favoron de la malbonigaj fortoj. [3]

Teofilo de Adana, servisto de du mastroj[redakti | redakti fonton]

La antaŭulo de Faŭsto en la kristana mitologio estas Teofilo (en la greka "amiko de Dio" aŭ "ŝatata de Dio"): malfeliĉa kaj malespera kleriko pro la malsukceso de sia kariero pro la malamikeco de sia episkopo. Li vendas sian animon al la diablo por sukcesi, sed li estas liberigita de la Dipatrino.[4] Tiu historio aperas jam en greka versio de la 6a jarcento verkita de iu "Eutychianus", kiu asertasm ke li estis rekta atestanto de la evento.

En la 9-a jarcento, la historio aperas en kristana teksto nomita Miraculum Sancte Marie de Theophilo penitente; tiu teksto jam enmetas la figuron de judo kiel peranto en la kontrakto kun diabolus, sia mastro. Oni komencas tiele la legendo pri sangaj perfidoj de judoj. [5]

En la 10-a jarcento, la poeta monaĥino Hrosvitha adaptis tiun tekston por rakonta poemo kiu pritraktas la internan bonecon de la kristano Teofilo kaj internigas la fortojn de Bono kaj Malbono. Tiele, atribuante al judo la karakteron de magiisto kaj nekromanciulo. Laŭ tiu modelo, Virgulino redonas al Teofilo la malbonigan kontrakton por ke li montru ĝin al sia monaĥaro, post kio li mortis. Gautier de Coincy (1177/8 – 1236) verkis longan poemon tiurilate titolita Comment Theophilus vint a pénitence (Kiel Teofilo pentis). Tiu teksto utilis kiel bazo por teatraĵo de Rutebeuf, Le Miracle de Théophile (13a jarcento) kie Teofilo ludas centran rolon, kun la Virgulino kaj la Episkopo en la flanko de Bono kaj la judo kaj la diablo, en la falnko de Malbono.

La naturo de la kontrakto[redakti | redakti fonton]

En la Kristana Demonologio, oni konsideris, ke la persono kontraktinta kun la demono promesis ŝanĝe buĉadi infanojn aŭ almenaŭ dediĉi ilin al tiu post ties naskiĝo (oni akuzis multajn akuŝistinojn pro tio pro la granda kvanto de infanoj kiuj mortis dumnaske en la Mezepoko kaj la Renesanco). Oni supozis ankaŭ, ke tiu partoprenos en sabatorgioj, havos seksajn rilatojn kun demonoj kaj naskos el sukuboj (aŭ el la inkuboj se temas pri virino).

La kontrakto povus esti ĉu parola ĉu skriba. Parola realiĝis pere de alvokoj, ekzorcojritualoj: kiam la nekromanciulo kredis, ke la demono ĉeestas, petas la favoron kaj oferas sian animon ŝanĝe; tiele, ne restas pruvoj de la okazo. Tamen, en la juĝoj pro sorĉado ĉiam aperis pruvoj kiel la diabla marko, neforviŝebla signalo kaŭzita de la tuŝo de la diablo je la fermo de la kontrakto. Tiu marko (kiu povis esti ĉu lentugo ĉu cikatro) iĝus sufiĉa pruvo, ke la diabla kontrakto okazis.

La skriba kontrakto allogus la demonon sammaniere, sed inkludus kontrakton subskribitan per sango de la sorĉisto aŭ de la buĉoviktimo (aŭ, pli komune, per ruĝa inko aŭ besta sango). La inkviziciistoj prilaborisar kompleksegajn supozitajn falsajn kontraktojn por akuzi siajn viktimojn, kvankam finfine ili asertis, ke sufiĉas esti inkludinta la propran nomon en iu Ruĝa Libro de Satano. Aliaj kontraktoj povis estis skribitaj de personoj kiuj vere kredis esti traktantaj reale kun la diablo.

Kutime, tiuj kontraktoj enhavis misterajn signojn supozeble subskribojn de demonoj, ĉiu kun propra sigelo.

La signifo de la esprimo Diabla kontrakto etendiĝis ĝis nune inkludante interŝanĝojn kiuj ne rilatas la demonon, sed implicas klopodi celon (kiel revenĝo) per rimedoj konsiderataj malicaj (ekzemple, murdo).

Supozitaj diablaj kontraktoj laŭlonge de la historio[redakti | redakti fonton]

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

La ideo "vendi la animon ŝanĝe de virtuosismo kaj famo" estis ripetita en la historio de la muziko.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Urbain Grandier estis elstara kazo de duobla Diabla kontrakto kiun al Grandier kostis la vivon. Unu estis skribita en kutima latina kaj alia en mallongigita latina invertita kaj subskribita de kelkaj "demonoj"; unu el ili, Satano. Oni kredas, ke la "kontrakto" estis falsigita de liaj akuzintoj pro politikaj kialoj.
  • Gilles de Rais, seria murdisto kaj franca nobelulo (ekzekutita).
  • Johann Georg Faust, probable la origino de la legendo de Faŭsto.
  • Jonathan Moulton, oficiro de la milico de New Hampshire, vendis supozeble sian animon al diablo por ke tiu plenigu liajn botojn el oro ĉiumonate.
  • Bruno Amadio, laŭ la legendo faris kontrakton kun la diablo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grand Montange, Francisco, La muerte del paganismo, AECI, Madrid, 1977.
  2. H. Kramer kaj J. Sprenger, Malleus Maleficarum (1487). Inkvizicia katolika teksto. Círculo Latino, Barcelono, 2005.
  3. C. Pérez González et al, Cristianismo y paganismo: ruptura y continuidad, Servicio de Publicaciones de la Universidad de Burgos, 2003.
  4. P.M. Palmer and R.P. More, The sources of the Faust tradition from Simon Magus to Lessing, (Novjorko) 1936.
  5. Moshe Lazar analizis diversajn signifajn ekzemplojn de tiu latina tradicio en "Theophilus: Servant of Two Masters. The Pre-Faustian Theme of Despair and Revolt", Modern Language Notes 87.6, (Nathan Edelman Memorial Issue November 1972) pp 31-50.
  6. Harold C. Schonberg. The Lives of the Great Composers. W. W. Norton & Company, 1997.
  7. Dr. Simon Richter. Did Giuseppe Tartini Sell His Soul to the Devil? University of Pennsylvania. 18 Julio 2008. <http://ccat.sas.upenn.edu/german/course_webpages/devil/grmn256/gtdeal.html>
  8. Dick Weissman. Blues:The Basics. Routledge, 2005.
  9. [http://www.gorgoroth.info/press.htm Gorgoroth - News

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]