Diabloinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

Diabloinsulo
Situo Atlantika oceano
Insularo Îles du Salut
Geografia situo 5° 17′ 37″ N, 52° 34′ 59″ W5.2936111111111-52.58305555555640Koordinatoj: 5° 17′ 37″ N, 52° 34′ 59″ W
Diabloinsulo (Franca Gviano)
DEC
Diabloinsulo
Longo 940 m
Larĝo 320 m
Areo 0,14 km²
Plej alta loko 40 m
La kabano de Alfred Dreyfus sur la Diabloinsulo
La kabano de Alfred Dreyfus sur la Diabloinsulo
v  d  r
Information icon.svg
Diabloinsulo
Mapo

Diabloinsulo (france: Île du Diable) estas la plej malgranda insulo de la Îles du Salut (Savinsuloj) en la Kariba Maro apud Franca Gviano. Ĝi estas rokeca insulo de 14 hektaroj. Ĝi havas la geografian pozicion 5° 18′ N, 52° 35′ W5.2936111111111-52.583055555556.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1852 ĝis 1946 la insulo servis kiel punlaborejo de Francio. La cirkonstancoj en la punejo sur la insulo ne estis tiel malbonaj kiel sur la kontinento de Franca Gujano (apud Kuru), sed la insulo tamen estis simbolo por tio.

Unu el la plej konataj personoj, kiuj estis malliberigitaj sur Diabloinsulo, estis, kadre de la Dreyfus-Skandalo, la franca kapitano Alfred Dreyfus, kiu en 1895 registris la terurajn cirkonstancojn kaj pro tio la publiko konatiĝis kun la insulo. En 1938 pere de la libro Dry guillotine (seka gilotino) la situacio estis montrata al la mondo, post kio en la sama jaro oni decidis ne plu sendi kaptitojn al la insulo. En 1946 la punlaborejo ĉesis ekzisti.

En 1973 la libro Papilio de la franco Henri Charrière, kiu ankaŭ estis kaptito sur la insulo, estis filmata.

La insulo nun estas uzata de la Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) por radiokomunikado dum la lanĉado de satelitoj.