Diadoĥoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diadoĥoj estas sekvantoj de Aleksandro la Granda, kiuj dividis inter si en la jaroj 322 a. K. - 301 a. K., dum la t.n. militoj de diadoĥoj, la grandan imperion de Aleksandro. Tio estis plejparte la kompaniuloj kaj generaloj de Aleksandro, kiuj post lia morto unue ricevis por zorgi la unuopajn provincojn kaj baldaŭ ili komencis inter si batali. Tiuj, kiuj eltenis, akceptis titolon de reĝo kaj fondis sekvantulajn reĝlandojn.

Seleŭko la 1-a Nikatoro
fondinto de Seleŭkida dinastio.
Ptolemeo la 1-a Soter
fondinto de Ptolemeida dinastio reganta en antikva Egiptio.
Antigono Monoftalmo
la plej maljuna kaj longan tempon la plej potenca el ĉiuj diadoĥoj, fondinto de Antigonida dinastio.
Lisimaĥo
li regis en Trakio kaj Malgranda Azio, post lia morto lian reĝlandon dividiĝis seleŭkidoj kaj ptolemeidoj.
Kasandro
filo de Antipatro, li regis en antikva Makedonio.
Demetrio la 1-a Poliorketes
filo de Antigono, li regis memstare al neniu pli granda teritorio.

Aliaj[redakti | redakti fonton]