Diagnozo
El Vikipedio
Diagnozo (greke διάγνωση, laŭ nuntempa prononco diágnosi, el la vorteroj δια-, dis-, kaj γνώση, la scio, do la disapartigo per scio) laŭ PIV estas
- en pri-sanaj fakoj kiel medicino, klinika psikologio kaj fizioterapio, la identigo de malsano per esploro de la simptomoj prezentataj de la paciento, per ties deklaro, per korpa ekzameno kaj per teknikaj eblecoj (laboratoriaj ekzamenoj de korpaj likvaĵoj aŭ histoj, rentgeno, sonografio kaj aliaĵoj),
- en biologio, priskriba resumo de la karakterizaĵoj de sistematika unuo, kaj
"Diferencigaj diagnozoj" (mallongigite DD) estas la tuto de diagnozoj kiuj povus esti klarigo por certa simptomo respektive ekzamenaj trovaĵoj aŭ certa kombino de simptomoj kaj ekzamenaj trovaĵoj.
|
||||||||||
