Dian Fossey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dian Fossey
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1932 (1932-01-16)
en San-Francisko
Morto 26-an de decembro 1985 (1985-12-26) (53-jaraĝa)
en Karisoke Research Center
Tombo Karisoke Research Center
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kolegio Darvino • Ŝtata Universitato de San-JoseoUniversitato de Kalifornio en Davis • College of Marin • Universitato de Kembriĝo • Lowell High School
Okupo
Okupo antropologo • primatologo • etologo • zoologobiologo • akademiulo • verkisto • ekologo
vdr

Dian FOSSEY (naskiĝis la 16-an de januaro 1932, mortis la 26-an de decembro 1985) estis usona etologino.

Naskiĝinte en San-Francisko, ŝi unue okupiĝis pri laborterapio. En la jaro 1963 ŝi unuafoje vojaĝis al Afriko. La montaj goriloj sovaĝe vivantaj ĉe la vulkana Virunga Montaro kaptis ŝian atenton, kaj la bestoj baldaŭ kutimiĝis al la proksimeco de la virino observanta ilian konduton de tute proksime. En 1967 ŝi fondis en Ruando la esplorcentron Karisoke. Siajn observojn pri la socia vivo de la goriloj ŝi fiksis en la libro Gorillas in the Mist, kiu aperis en 1983.

Dian Fossey dum sia agado en Afriko daŭre batalis kontraŭ ŝtelĉasistoj, kiuj minacis la vivon de la goriloj. En la jaro 1985 oni trovis ŝin morta en ŝia loĝejo en la Nacia Parko Virunga, supozeble murdita de ŝtelĉasistoj.

La filmo Gorillas in the Mist: The Story of Dian Fossey montras la vivon kaj la laboron de Dian Fossey en Afriko. En la ĉefrolo videblas Sigourney Weaver.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]