Diane Kruger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diane Kruger

Diane KRUGER, origine: Diane HEIDKRÜGER (naskiĝis la 15-an de julio, 1976) estas germana aktorino.

Naskiĝinte en Algermissen apud Hildesheim, ŝi kiel infano revis iĝi dancistino. Ŝi ricevis baletinstruon en la Londona Royal Academy of Arts, sed post vundiĝo ŝi kiel junulino forlasis la baletan karieron kaj iĝis fotomodelo en Parizo.

Ŝi ekinteresiĝis pri la aktorado kaj ricevis malgrandajn filmrolojn. Por faciligi internacian karieron, ŝi ŝanĝis sian familian nomon Heidkrüger al Kruger. Ŝia plej granda sukceso estis la rolo de Helena en la usona produktaĵo Troy (Trojo) el la jaro 2004.

Ekde 2001 ŝi estas la edzino de la franca aktoro Guillaume Canet.

Listo de filmoj

  • 2002: The Piano Player, televida produktaĵo
  • 2002: Mon idole
  • 2003: Ni pour, ni contre
  • 2003: Michel Vaillant
  • 2004: Troy
  • 2004: Wicker Park
  • 2004: Narco
  • 2004: National Treasure
  • 2005: Joyeux Noël
  • 2006: Goodbye Bafana
  • 2007: L'âge des ténèbres
  • 2007: The Hunting Party
  • 2007: National Treasure: Book of Secrets
  • 2008: Pour elle
  • 2009: Inglourious Basterds
  • 2009: L'affaire Farewell
  • 2009: Mr. Nobody
  • 2010: Pieds nus sur les limaces
  • 2010: Run for Her Life (Inhale)
  • 2011: Unknown Identity

Premioj gajnitaj

Eksteraj ligiloj

angle Diane Kruger ĉe IMDB