Diapsidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Diapsidoj
Troveblo de fosilioj: Karbonio - ĉi-epoke
diapsida kranio
diapsida kranio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sauropsida
Subklaso: Diapsidoj Diapsida
Osborn, 1903
Grupoj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Diapsidoj (Diapsida = "du arkoj") estas subklaso de kvarpieduloj kiuj evoluigis du truojn en ĉiu flanko de la kranio, antaŭ 300 milionoj da jaroj dum la malfrua karbonio. Vivantaj diapsidoj estas divers-specaj; inter ili estas la birdoj, krokodiluloj, lacertoj, serpentoj, kaj eble eĉ la sfenodontoj. Iuj el ili perdis aŭ unu truon (lacertoj), iuj perdis ambaŭ truojn (serpentoj), kaj iuj restrukturigis la kranion ankoraŭ pli multe (modernaj birdoj), sed oni klasas ilin ĉiujn kiel diapsidoj surbaze de ilia deveno. Estas 14.600 diapsidaj specioj nun vivantaj, inter ili la plimulton de la flugantaj kaj venenaj vertebruloj.

La praulaj truoj estis supre kaj malsupre de la okulo, kio permesis al la makzelo malfermiĝi pli larĝe kaj permesis la alligadon de pli grandaj, pli fortaj makzelomuskuloj. Malpli evidenta heredita praula trajto estas plilongeco de la radiuso kompare kun la humero. Inter la formortintaj diapsidoj estas la dinosaŭroj, la flugsaŭroj, la pleziosaŭruloj, kaj la mozasaŭredoj - la klasado de la plimulto de la plej fruaj grupoj estas ankoraŭ ŝanĝebla.

Taksonomio

Klasado

Filogenezo

Diapsidoj Diapsida
|--Araeoscelida
|-?Sphodrosaurus
|-?Palacrodon
|-?Omphalosaurus
`--+--Avicephala
    `--Neodiapsida
          |--Apsisaurus
          `--Eosuchia
                 |-?Younginiformes
                 `--+-?Claudiosaurus
                       |-?Iktiopterigoj Ichthyopterygia
                       `--Saŭroj Sauria
                              |-?Thalattosauriformes
                              |--Lepidosaŭromorfoj Lepidosauromorpha
                              `--Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha