Diatessaron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANA LITERATURO
“DIATESSARON”
aŭtoro = Taciano el Asirio
lingvo = greka
epoko = la dua duono de la 2-a jarcento
disvastiĝo = preskaŭ ekskluzive en Asirio
celo = elimini la ĝenajn malsamaĵojn inter la kvar evangelioj
manuskriptoj = en araba kaj persa lingvoj kun grekaj kaj armenaj fragmentoj
kategorio = inter la harmoniigoj de la evangelio

Diatessaron, el la greka: διὰ τεσσάρων: “laŭ la kvar (evangelioj)”, estas la plej grava Evangelia harmonio, kompilita de Taciano el Asirio, apologiisto de la kristanismo de la origino, kaj asketo, inter la 160 kaj 175. [1]Taciano kombinis la harmoniigon de la kvar kanonaj evangelioj – Evangelio laŭ Mateo, Evangelio laŭ Marko, Evangelio laŭ Luko kaj Evangelio laŭ Johano – en unika rakonto.

La harmoniigon de Taciano fidele sekvas la tekstojn de la evangelioj, sed ĝin disponas laŭ nova kaj malsama sinservo, ne egala, do, nek al tiu de la sinoptikaj evangelioj nek al tiu de Johano; ĉar la kvar evangelioj estas inter si malsamaj, la rezulto de la kombinaĵo estas neeviteble nova rakonto, distanciĝanta el ĉiu originala. [2] Kiel aliaj harmoniigitaj evangelioj, la Diatessaron solvas la kontraŭdirojn de la kvar evangelioj: ekzemple, ĝi ignoras la du malsamajn genealogiojn de Jesuo entenatajn el Mateo kaj Luko. Taciano preterlasas ankaŭ la duplikatajn tekstojn, aparte tiujn komunajn al la sinoptikaj evangelioj. Nur, tamen, 56 versegoj de la kanonaj evangelioj ne havas la kontraŭan partion en la Diatessaron: temas precipe pri genealogioj kaj Perikopo de la adulta virino; la longo de la Diatessaron egalas al 72% de la evangelioj kunigitaj.[3]

Unua tradukero de la Nova Testamento al la siriaka lingvo, Diatessaron estis la oficiala teksto de la Nova Testamento por iuj eklezioj de la antikvasiria lingvo ĝis la 5-a jarcento: en 423 la episkopo Teodoreto el Kiro altrudis ĝian preterlason por la adopto de la kvar kanonaj evangelioj[4] de la versio “Peshitta.[5]. Teodoreto ankaŭ altrudis la detruon de la kopioj de tiu teksto, kiu konserviĝis nur nepervoje per la komentario de Efrem el Sirio, el kiu devenis la versioj: araba (11-a jarcento), persa (13-a jarcento). Oni trafis, rilate tiun tekston, en fragmentojn grekajn kaj armenajn. Fragmenton oni trovis ankaŭ en Turfan laŭ la Silka Vojo al Ĉinio kaj Doura Europos. Ĝi estis uzata, aŭ konsiderata, en Romo ; sed ĝi malaperis kun la disvastiĝo de la tekstoj de la Vulgato. Sankta Aŭgustino el Hipono ne simpatiis al la verko ĉar ĝi eliminas la nuancojn kiuj fakte respektas la diversajn vidpunktojn kaj perceptojn.

Araba Diatessaron, tradukita de Abul Faraj Al Tayyeb el la siriaka al la araba, 11-a jarcento

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tatian", in Cross, F.L., ed. The Oxford Dictionary of the Christian Church. New York: Oxford University Press. 2005
  2. Ehrman, Bart. Misquoting Jesus: The Story Behind Who Changed the Bible and Why. HarperCollins, 2005. ISBN 978-0-06-073817-4
  3. McFall, 1994
  4. The Oxford Dictionary of the Christian Church. New York: Oxford University Press. 2005.
  5. "Peshitta", in Cross, F.L., ed. The Oxford Dictionary of the Christian Church. New York: Oxford University Press. 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leslie McFall, 1994. "Tatian's Diatessaron: Mischievous or Misleading?" Westminster Theological Journal 56 (1994): 87-114.
  • Helmut Koester, Ancient Christian Gospels (Harrisburg, PA: Trinity Press 1990)
  • D. Plooij, Traces of Syriac Origin of the Old-Latin Diatessaron (Church History 2001)
  • Baarda T., Essays on the Diatessaron (Peeters 1994)
    • Ulrich B. Schmid: Unum ex quattuor. Eine Geschichte der lateinischen Tatianüberlieferung. Herder, Freiburg im Breisgau u. a. 2005, ISBN 3-451-21955-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kirby, Peter. "Diatessaron." Early Christian Writings. 2006. 2 febbraio 2006 <[1]>. Teksto anglalingva.
  • [2]