Diatomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duflanka kaj centra diatomeoj. Desegnoj de Ernst Haeckel
Kolonio de Gomphonema laŭ Ernst Haeckel

Diatomeoj, aŭ Diatomaceae laŭ la scienca latina nomo, estas tipoj de flavbrunaj unuĉelaj algoj, kies skeleto pristudata mikroskope de la paleobotaniko estas el siliko. Ili vivas en ĉia tipo de akvo kaj estas bonkvalitaj indikiloj pri saleco, temperaturo kaj aliaj kondiĉoj de sia tiama vivmedio. Tradicie oni diferencigis inter la diatomeoj Centraj, kun radia simetrio, kaj la Pennales, kun duflanka simetrio kaj plilongigita formo. Multaj specioj aperas formantaj ĉenojn aŭ aliajn ordajn kunmetaĵojn.

La diatomeoj estas fotosintezuloj, kiuj formas parton de la fitoplanktono. Ili estas flavbrunaj pro la kuniĝo de fotosintezaj pigmentoj, kiuj enhavas klorofilon c1 kaj c2, kiel aliajn pigmentojn.

Ili povas esti koloniukoj kaj de sala akvo kaj de fluanta akvo; same ili povas ĉeesti malfacilegajn kondiĉojn de temperaturo aŭ saleco, aŭ interĉeestas kun aliaj vivuloj.

Ili posedas kovraĵon el siliko, nomitan frustulo, konsistanta el du pecoj kiuj alĝustiĝas kiel skatoleto kaj kovrilo, sed tiu pli malgranda ol tiu ĉi. La frustulo estas delikate ornamita per variaj kaj simetriaj desegnoj kiuj diferencigas la du tipojn de diatomeoj. La frustuloj de la diatomeoj sedimentiĝas pro gravecforto, kiam ĝi estas englutita aŭ kiam mortas la ĉelo, kreante la konsiston de la sedimentaj rokoj kiel la diatomito aŭ la moronito. La ecoj de tiuj materialoj, formitaj de mikroskopaj eroj, komplikegaj sed tre regulaj laŭ grandeco, faris ilin allogaj por diversa uzado, kiel la produktado de la dinamito, kie la nitroglicerino estas facile sorbita, malpliigante la eblecon de eventuala akcidenta eksplodo. La diatomeoj ne aperis ĝis la fino de la Mezozoiko aŭ komence de la Cenozoiko, sed rapide akiris grandan ekologian gravecon, ĉar iĝis granda parto de la unua produkto de maroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.