Dibuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dibuk :
inter du mondoj
Dibuk : inter du mondoj
Dibuk :
inter du mondoj
Aŭtoro Salomon Anski
Eldonjaro 1927
Urbo Krakovo
Eldoninto J. Alfus
Paĝoj 90
vdr

Dibuk, subtitolita Inter Du Mondoj[1], estas teatraĵo verkita ruslingva kaj jidlingva fare de Salomon Anski (Ŝalomon An-Ski). El la jida lingvo tradukis ĝin Izrael Lejzerowicz. Fare de J. Alfus tiu ĉi tradukaĵo eldoniĝis 90-paĝe, en Krakovo en la jaro 1927. Ĝi aperis kiel numero 1 en la serio "Biblioteko Beletristika".

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Hebreaj moroj, tradicioj, kredoj kaj eĉ superstiĉoj. La traduko estas tre bona. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto, 1927, paĝo 162
Citaĵo
 Hasidismo eatas nova, en la dua duono de l’ 18-a jarcento estiĝinta, nur en Orienteŭropo ekzistanta ideologio interne de la judaismo. Ĝi ne signifas apartan religian sekton, sed nur apartan spiritan direkton en la krome unueca konfeso. Hasidoj ĉefe sin turnis kontraŭ la tiutempe profunde enradikiĝinta skolasticismo kaj starigis la doktrinon sur la absolutan reciprokecon de anima interrilato inter Dio kaj homo. Poste la hasidismo pli kaj pli sofisme malbonigis kaj ĝi estas nun gvidata kaj regata de la tielnomatoj miraklopovaj rabenoj, estante plena da superstiĉoj kaj ceremoniaj formalaĵoj. Ĝia plej granda malutilo estas, ke ĝi kondamnas ĉiun ajn tendencon de ĝenerala klerigemo. El ĉi tiu afero ĉerpis la poeto sian temon por la eminenta teatrajo. Ĉi tiu estis en juda lingvo, de la verva moskvoa aktoraro „Habima“ prezentata en la tuta mondo kaj kun granda intereso akceptata eĉ de publiko ne komprenanta la lingvon. Dibuk estas laŭ hebrea legendo malbonulo ne trovanta ripozon post morto kaj vaganta en fremdakorpo. Laŭ Anski ĝi estas anima kunfandiĝo de mortinto kun sia „destinito“, aŭ de du sin amantaj animoj. La aŭtoro faris el la temo romantikan dramon, en kiu kiel moralo regas la senmorta ideo de justeco. Ĉu la prezentado en nia lingvo, komprenebie nur kun originala scenaro kaj kostumoj, tute laŭ modelo de la Habimanoj povas esti samefika, tion montros la eksperimento. La traduko estaa vere bonega, kaj leginda. Nur kelkaj kritikindaĵoj estu nomataj. Fianĉigia la filinon (p. 33): fianĉinigis. Ŝranko da libroj (p. 9): por libroj au libroŝr. La vorto „duondiurno“ estas diskutinda. Kial „toro“? Ĉu ne plibone la propra nomo Tora-o? Cetere ni tre rekomendas la libron. 
— D-ro Sós.Aŭstria Esperantisto n.38 (dec 1927)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4216, paĝo 371

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]