Diceware

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diceware
hazardnombra generado vd
Dum 1995 - nekonata/nuntempe
Agokampo pasfrazo
vdr
Ludkuboj aŭ ĵetkuboj, kiujn oni uzas por kreado de pasvortoj per Diceware-metodo.

Diceware (Dajsvaro) estas maniero por krei pasfrazojn, pasvortojn, kaj aliajn kriptologiajn variablojn uzante ludkubojn kiel hazardnombran elektilon.

Por krei pasfrazon, oni ĵetas ordinarajn ludkubojn. Por ĉiu vorto en la pasfrazo, oni devas ĵeti unu ludkubon kvinoble aŭ kvin ludkubojn unufoje. La ciferoj kiuj troviĝas sur la ludkubo(j) estas legita(j) kvazaŭ ĝi estu unu cifero. En la Esperanto-vortlisto 43146 signifas ke oni uzu la vorton "kugl". Dajsvara vortlisto estas listo de unikaj vortoj. Preferinde vortoj kiuj estas facile memoreblaj fare de la uzanto.

La enhavo de la vortlisto ne devas esti kaŝita aŭ sekreta pro ke la sekureco de dajsvara pasfrazo restu en la kvanto de vortoj elektitaj kaj la kvanto de vortoj el la listo kiujn oni povas elekti.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2015 pluraj gazetoj informis ke Mira Modi, 11-jaraĝa usona studentino, vendas kriptologie sekurajn pasvortojn kontraŭ 2 usonaj dolaroj. Ŝi vendis pasvortojn permane generitajn laŭ Diceware-maniero.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Farivar, Cyrus. This 11-year-old is selling cryptographically secure passwords for $2 each (angle). Ars Technica. Condé Nast. (2015-10-25). Alirita 2015-10-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]