Dick Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Clark en 1961

Richard Wagstaff "Dick" Clark[1] (naskiĝis la 30-an de novembro, 1929 – mortis la 18-an de aprilo, 2012) estis radiofonia kaj televida stelulo en Usono, konata kiel la "gastigisto" de la plej longdaŭra usona televida varietea programo, American Bandstand, de 1957 ĝis 1987. Li ankaŭ dum multaj jaroj estris la ĉiujaran prezentadon de la novjorka novjaro al Usono kaj la mondo per sia Dick Clark's New Year's Rockin' Eve, kiu mondvaste disvastigis la festadon en Times Square.

Per American Bandstand, li ludis gravan rolon en la "legitimigado" de rokenrolo en Usono," ne nur popularigante ĝin al gejunuloj, sed ankaŭ al pli aĝaj generacioj. Multaj konataj muzikistoj unue konatiĝis per American Bandstand, interalie Ike kaj Tina Turner, Smokey Robinson kaj Miracles, Stevie Wonder, Talking Heads, kaj Simon kaj Garfunkel. Liaj programoj estis inter la plej fruaj, kie malsamrasuloj prezentadis programerojn sur la sama scenejo kaj la spektantaro kunsidis rase miksite. La kantisto Paul Anka asertas ke la programo de Clark respondecis pri la kreado de "junula kulturo", kaj pro lia juneca aspekto oni ofte nomis Clark "la plej maljuna dekkelkjarulo" en Usono, aŭ eĉ en la mondo.

Clark sukcese gvidis sian propran firmaon,[2] Dick Clark Productions, kiel prezidanto kaj estro. Krome li entreprenis fondi restoracian ĉenon, "American Bandstand Diner," laŭŝablone de Hard Rock Cafe. Ekde 1973, li kreis kaj produktis la ĉiujaran premiprogramon American Music Awards, similan al Grammy Awards.

Clark suferis gravan apopleksioon malfrue en 2004. Kvankam tio daŭre difektis lian kapablon paroli, Clark revenis al sia programo New Year's Rockin' Eve je la 31-a de decembro, 2005/1-a de januaro, 2006. Post tio li aperis ĉe la Premioj Emmy la 27-an de aŭgusto, 2006, kaj ĉe ĉiu New Year's Rockin' Eve ĝis inkluzive de tiu de 2011/2012. Clark mortis la 18-an de aprilo, 2012, 82-jara, pro infarkto post medicina traktado.[3] Post lia morto, ŝtatprezidanto Barack Obama diris, "Per American Bandstand li enkondukis jardekojn da spektantoj al la muziko de nia epoko."[4]

Early life

Kariero

Radio kaj televido

American Bandstand

Dick Clark's New Year's Rockin' Eve

Pyramid game shows

Radio-programoj

Aliaj televidaj programoj

Other media appearances

Persona vivo

Maljunaĝo kaj morto

Apopleksio kaj ĝia postsekvo

Morto

Kreditoj

Televido

Premioj kaj honoroj

Citaĵoj

  1. Dick Clark on. Tv.com (20 10-07-19). Alirita September 2, 2010.
  2. Dick Clark: inducted in 1993 | The Rock and Roll Hall of Fame and Museum, eld. Rockhall.com, alirdato 2010.09.02
  3. ABC News (April 18, 2012) Dick Clark, Entertainment Icon Nicknamed 'America's Oldest Teenager,' Dies at 82. Alirita April 18, 2012.
  4. President Obama leads tributes to TV host Dick Clark, BBC; alirdato 2012-04-19

Eksteraj ligiloj