Dick Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Wilson kun gitaristo Floyd Smith, Howard Theater, Vaŝingtono, antaŭ 1941.
Foto de William P. Gottlieb.

Richard "Dick" Wilson (* 11-an de novembro 1911 en Vernon, Ilinojso; † 24-an de novembro 1941 en Novjorko) estis usona ĵaza-tenorsaksofonisto de svingo. Li konatiĝis per sia ludado en la bando Twelve Clouds of Joy de Andy Kirk.

Vivo kaj verkado

Wilson sekvis lecionojn de Joe Davensbourg kaj ludis komence en lokaj bandoj en Vernon kaj Portland, laboris poste ĉe la okcidenta marbordo de Usono kaj en Denvero, ekz. ĉe Eugene Coy kaj ĉe Zach Whyte. Ekde 1936 ĝis sia frua morto li ludis en la ensemblo Twelve Clouds of Joy de bandestro Andy Kirk kaj estis unu el la plej elstaraj soloistoj de ĉi tiu svingobando. Li brilis en sonregistraĵoj kiel Steppin' Pretty, Christopher Columbus, Froggy Bottom, Lotta Sax Appeal, Bearcat Shuffle kaj Walkin' and Swingin', In the Groove, Wednesday Night Hop (ĉiuj el la jaro 1937) samkiel The Count kaj Twelfth Street Rag (1940). Wilson kunlaboris ankaŭ en la jaro 1940 je sonregistradoj de pianistino Mary Lou Williams (Harmony Blues kaj Zonky).

La ludmaniero de Wilson orientiĝis je tiu de Herschel Evans kaj Chu Berry; li restos en la memoro precipe per la mitaj improvizad-kunsidoj en la ora epoko de kansasurba ĵazo, en kiuj li muzike konkuris kun saksofonistoj kiel Lester Young, Herschel Evans, Ben Webster, Buster Smith kaj laste Charlie Parker.

Diskoj

  • Andy Kirk: 1936-1937, 1937-1938 (Classics)
  • Mary Lou Williams: 1927-1940 (Classics)

Literaturo