Didascalia Apostolorum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Didaskalia Apostolorum)

Didascalia Apostolorum estas frukristana komunuma ordo, kiu estiĝis supozeble en ĉ. 280 p. K. en Sirio. Ĝi estas originale verkita en la greka lingvo, sed ekzistas nur unu versio en la malnov-siria lingvo kaj unu plua (manka) en la latina.

Ŝajne, ĝin influis Didakeo (Instruo de la 12 apostoloj), ĝi poste disvastiĝis kiel parto de la Apostolaj konstitucioj.

La enteno de la teksto jenas:

  • admonoj pri la kristana vivo, preĝado, orfoj, martireco (ĉapitroj 1-3, 13, 17, 19-20)
  • reguloj pri kvalifiko, konduko, devoj, alms de la episkopo (ĉapitroj 4-11, 18)
  • reguloj pri viraj kaj virinaj diakonoj kaj vidvinoj (ĉapitroj 14-16)
  • liturgiaj reguloj pri la ĝusta loko en la preĝejo kaj pri fastado (ĉapitroj 12, 21)
  • edukado de infanoj kaj denunco de la herezo (ĉapitroj 22-23)
  • pretendo je kunmeto de traktaĵo fare de la 12 apostoloj kaj rifuzo de la judaj ritualaj praktikoj (ĉapitroj 24-26)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]