Dido (antikvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La morto de Dido, pentraĵo de A. Sacchi.

Laŭ grekaj kaj romiaj fontoj, Dido, foje Didona, aŭ Elizo de Tiro aperas kiel fondintino kaj unua reĝino de Kartago, en la nuna Tunizio. Ŝia famo ŝuldiĝas ĉefe al rakonto inkludita en la Eneado de la romia poeto Vergilio.

Ŝi estis filino de la reĝo de Tiro, nome Belo, konata ankaŭ kilel Muto. Dido havis du gefratojn: nome Pigmaliono, kiu heredis la regnon Tiro, kaj Ana. Ŝin ame konkeris kaj poste forlasis Eneo, rifuĝinto el Trojo, fondonto de la romia regno; ŝi bruliĝis en sia amdoloro sur ŝtiparom kiel Vergilio rakontas en sia Eneado[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. <Komentaro al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 88.