Die Hebriden (Mendelssohn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kavo de Fingal sur la insulo Staffa

Die Hebriden op. 26 (La Hebridoj) aŭ Hebrido-uverturo estas koncertuverturo de Felix Mendelssohn Bartholdy.

Mendelssohn komponis la verkon en la jaro 1829. La inspiron pri tio li ricevis dum vojaĝo al Londono, kiam li je ĉi tiu okazo kune kun la poeto Karl Klingemann amikigita kun li vizitis la 7-an de aŭgusto 1829 la kavon de Fingal sur la skotlanda insulo Staffa. Ĉar la unua versio lin pensigis pli pri „kontrapunkto“ ol pri „fiŝoleo kaj mevoj“, li prilaboris la verkon en 1831 (post prezentado en Londono) kaj pluan fojon novembre 1833. La unua prezentado okazis la 10-an de januaro 1833 direktate de la komponisto en Berlino.

La verko fariĝis sukcesa, precipe ĉe la britoj, kaj eĉ la kontraŭjudisma komponisto Richard Wagner laŭdis la komponiston Mendelssohn, deveninta el juda familio, kiel „unuaranga pejzaĝopentristo“.

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

La ĉeftemon figurantan la ondadon, prezentas la vjolo, violonĉelo kaj fagoto. Dum la paso de la uverturo la temo estas variata. Ĝin subtenas la timbalo, kiu pensigas pri tondromuĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]