Die Kunst und die Revolution

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wagner kiel „danĝera individuo“, kaptordona letero el 1853

Die Kunst und die Revolution estas unu el la ĉefaj traktaĵoj de Richard Wagner kaj lige ligita kun sia pamfleto "Die Revolution" (La revolucio).

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Wagner verkis siajn revoluciotraktaĵojn en la jaroj 1848 und 1849 in Dresdeno resp. en Zuriko. Wagner starigas en ĝi la tezon, ke „nova, vera arto“ (Das Kunstwerk der Zukunft) povas ekesti nur tiam, kiam antaŭe „ĉio malnova“ estas detruita, kaj nome per revolucio. Al ĉi tiu radikala opinio li alvenis, post kiam li sub la influo de Miĥail Bakunin, Gottfried Semper kaj August Röckel estis aliĝinta en Dresdeno al la celoj de la respublikanoj kaj vidis la ŝancon, per fundamenta ŝanĝo de la politikaj kaj sociaj cirkonstancoj ankaŭ povi ŝanĝi la teatrojn. Li strebis al tio, movi la teatrojn for de tro vulgaraj amuzprezentaĵoj al pli postulema kaj pli serioza arto.

Wagner estis konvinkita de tio, ke nur vera revolucio, do tia „de malsupre“, povas liberigi la homojn el la mizhero. Liaopinie la homoj dumpase de la historio estas malproksimiĝintaj de la dia origino de la naturo kaj kreinta al si posedaĵojn kaj leĝojn. Anstataŭ „naturstato“ nun ekzistas ŝtato kun (mal)-jurordo. Favore al la riĉuloj Dio estas mutaciinta al industrio, Wagner atakas la staton de sia tempo, kaj ĉi tiu „industridio“ vivtenas la malriĉan kristanan laboriston ĝuste nur tiom longe, ĝis kiam „ĉielaj komercostelfiguroj“ alkondukas la favoran neceson, ellasi ĉi tiun en pli bonan mondon. Ĉi tiujn „nekristanajn“ statojn devas superi „liberaj homoj“, kiuj ankaŭ sen leĝoj povas fariĝi feliĉaj, ĉar leĝoj nepre inkluzivas ilian vundiĝon.

Sian unuan traktaĵon Die Revolution [La revolucio] li publikigis sennome en la gazeto Volksblättern de sia amiko August Röckel en Dresdeno. Pli malfrue li transprenis la „traktaĵon“ en siajn kompletajn verkojn volumon 12.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • http://users.utu.fi/hansalmi/texts/revoluti.html Arkivigite je 2012-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sven Friedrich (eldonisto): Richard Wagner; Werke, Schriften und Briefe, Digitale Bibliothek, Berlino 2004.
  • Richard Wagner: Sämtliche Schriften und Dichtungen, Lepsiko 1911.
  • Josef Lehmkuhl: Der Kunst-Messias, Richard Wagners Vermächtnis in seinen Schriften, Würzburg 2009.