Die Linke.SDS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Linke.SDS
emblemo
studenta organizaĵo
Komenco 5-a de majo 2007 vd
Lando(j) Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Die Linke.SDS
studenta organizaĵo
Retejo linke-sds.org
vdr
emblemo
Bazaj informoj
fonda dato: 5-a de majo 2007
fonda loko: Frankfurto-ĉe-Majno
nacia estraro:
Julian Ehret

Ronda Kipka

Jakob Migenda Schatzmeister

Daniel Morteza

Yasmin Nahhass

Danilo Streller

ĝeneralaj sekretarioj Janis Ehling

Bettina Gutperl

retejo: www.linke-sds.org

Die Linke. Sozialistisch-demokratischer Studentenverband/bund (Die Linke.SDS, "La Maldekstro. Socialisma-demokratia Studenta Ligo") estas tutlanda kunligo el universitataj grupoj de socialismaj studentoj, kiuj politike proksimis al la eksaj maldekstraj politikaj partioj "Arbeit und soziale Gerechtigkeit – Die Wahlalternative" (WASG, "laboro kaj socia justeco - la balota alternativo") kaj "Linkspartei.PDS" (origine "Partei des Demokratischen Sozialismus", do "partio de demokratia socialismo", la rekta heredanto de la antaŭa ŝtata socialisma partio "SED" de GDR. La 16-an de junio 2007 la du partioj iĝis la komuna nova partio Die Linke ("La Maldekstro"), kaj la studenta ligo Die Linke.SDS ties studenta branĉo.

La jure sendependa studenta organizo do tre proksimas al la partio Die Linke kaj krome estas laborgrupo de ties junulara branĉo Linksjugend ['solid]. La studenta ligo fondiĝis la 5-an de majo 2007, la naskiĝtago de Karlo Markso, en Frankfurto-ĉe-Majno. La programaj ideoj similas al tiuj de la politika partio. La nomo SDS krome estas aludo al la antaŭa Sozialistischer Deutscher Studentenbund, SDS (Socialisma Germana Studenta Ligo), kies akronimo estis la sama kaj kiu aktivis aparte dum la studentaj protestoj de kaj iom post la jaro 1968.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]