Die Republikaner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Republikaner
DIE REPUBLIKANER
emblemo
politika partio en Germanio
Komenco 26-a de novembro 1983 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Munkeno
Ideologio

nacia konservativismogermana naciismoEŭroposkeptikismo

Fondinto(j) Franz Handlos • Franz Schönhuber vd
Ĉefestro(j) Kevin Krieger vd
Membro de European Right vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Die Republikaner ("la respublikanoj") estas germana politika partio kun naciisma tendenco. Ĝi estis fondita en 1983 kaj sukcesis en 1989 eniri la Eŭropan Parlamenton, akirinte en Germanio 7,1 % de la voĉoj. En 1992 ĝi eniris (kun 10,9 % de la voĉoj) la landan parlamenton de Baden-Virtembergo, kie ĝi restis ĝis 2001.

Fine de la 90-aj jaroj la graveco de la partio sinkis, kio rilatis i.a. al ĝia klopodo distanciĝi de troa dekstrismo. Samtempe aliaj dekstremaj partioj kiel Deutsche Volksunion (DVU) kaj Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NPD) ekhavis pli da sukcesoj ĉe balotoj.

La partio neniam sukcesis eniri la germanan parlamenton Bundestag. Ĉe la federaciaj balotoj de 2005 ĝi ricevis nur 0,6 % de la voĉoj. Tamen la partio daŭre estas reprezentata en kelkaj germanaj urbaj parlamentoj.

La germana Verfassungsschutz (informservo pri protektado de la konstitucio) rigardas la partion kiel ekstreme dekstra kaj ksenofobia kaj daŭre observas ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]